Julius Glück: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Julius GLÜCK''' [JUlius glük] (naskiĝis la {{daton|12|marto|1877}} en [[Duschnik]], tiam [[Aŭstrio-Hungario]], hodiaŭ en [[Ĉeĥio]]; mortis en 1942 (?)) estis inĝeniero kaj fabrik-direktoro en [[Berlino]] kaj [[germana esperantisto]].
 
Profesoro [[Wilhelm Ostwald]] instruis al li Esperanton en [[1907]], kaj Glück de tiam dediĉis preskaŭ la tutan vivon al la movado. Li estis estrarano de [[Universala Esperanto-Asocio]] (UEA) en [[Vieno]], de [[Germana Esperanto-Asocio]] (GEA), kaj prezidanto de pluraj Esperanto-grupoj kaj tiu de la [[Esperanto-Ligo Berlin]], kies honora membro li fariĝis okaze de lia 25-jara Esperantiĝo je 22 nov. 1932 ktp.
 
Li propagandis en [[Aŭstrio]], [[Ĉeĥoslovakio]], [[Hungario]], [[Pollando]], [[Germanio]] kaj [[Francio]]. Li faris 104 Esperanto-paroladojn en [[Radio Berlin]], inter ili 3 [[radiokurso]]jn. Glück verkis propagandajn artikolojn por ĉirkaŭ 40 germanaj gazetoj kaj revuoj.