Ludoviko la 4-a (Sankta Romia Imperio): Malsamoj inter versioj

e
sen resumo de redaktoj
e
'''Ludoviko la 4-a''', nomata ''der Bayer'' (la bavaro) ({{dato|1|aprilo|1282}} – {{dato|11|oktobro|1347}} en Puch ĉe [[Fürstenfeldbruck]]) estis el la dinastio [[vitelsbaĥoj]]. De [[1294]] li estis duko de [[Bavario]] kaj palatinata grafo ''bei Rhein''. En [[1314]] li prezentis sin kiel kandidato de la luksemburga partio al la elekto de la [[Sankta Romia Imperio|romi-germana]] reĝo; la elekto ne donis klaran rezulton, kaj nur post la batalo ĉe Mühldorf ([[1322]]) Ludoviko povis pretendi la reĝecon. Papo [[Johano la 22-a]], kiu deziris, ke ne estu forta germana imperiestro, rifuzis agnoski Ludovikon kaj atakis lin kiel [[herezo|herezulon]]. Pro tio Ludoviko en [[1328]] aranĝis, ke la roma civitanaro elektu lin imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj instalis [[kontraŭpapo]]n, la [[franciskanoj|franciskanon]] Pietro Rainalducci (papa nomo: [[Nikolao la 5-a]]).
 
La vivon kaj regadon de Ludoviko karakterizas la ŝanĝoj de la finiĝanta [[mezepoko]], precipe la konflikto inter la du universalaj potencoj de la Okcidento (papo kaj imperiestro) kaj lia strebado pligrandigi sian personan potencon por instali heredan imperiestrecon de vitelsbaĥoj. Batalante kontraŭ la papaj pretendoj decidi pri aprobo de la reĝ-elektoj li metis la bazon por nova, sen-papa koncepto pri la esenco de regno kaj regado. Krome li antaŭenigis precipe la franciskanan ordenon kaj la [[libera regna urbo|senpere regnajn urbojn]], kiuj iĝis decida apogilo de lia regado.
 
Sian malvastan teritorian bazon, la duklandon Supra Bavario, li laŭpaŝe plivastigis, akirante grandajn terenojn por sia familio. Lia maldelikateco kaj la malamikeco de la papo kondukis al la elekto de kontraŭ-reĝo, [[Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo la 4-a]].
40 240

redaktoj