Jesús Amaya Topete: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Sennacieca Asocio Tutmonda
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
Li studis librotenadon en [[Gvadalaharo|Guadalajara]] kaj tre juna, en [[1904]], eklaboris kiel ĵurnalisto, en la revuoj ''Juan Panadero'' kaj ''All Right''. Li ankaŭ aktivis en sindikatoj kaj en la jardeko de [[1920]] estis prezidanto de la sindikato de telegrafistoj.
Li estis amiko de [[Eŭgeno Lanti]] kaj gastigis linin kiam la fondinto de [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]] alvenis en Meksikion.
 
En [[1934]] li fondis la revuon <em>[[Renovigo]]</em>, dulingva publikaĵo (hispana kaj esperanta) kiu aperis ĝis [[1947]]. En ĝi li pledis por ortografia reformo de la [[Hispana lingvo|hispana]], la t.n. <em>fonetike racia hispanamerika ortografio</em>. En sia konata romano ''[[Rayuela]]'' (la ĉapitro 69), la fama argentina verkisto [[Julio Cortázar]] inkludis artikolon de tiu ĉi revuo, en kiu Jesús Amaya komentas la morton de alia esperantisto, la kolonelo [[Adolfo Ávila Sánchez]].
 
En [[1931]] li fondis la eldonejon [[Lumen]], kaj tie li publikigis <em>Hispan-Amerikan Vortareton</em> ([[1934]]), kies hispana parto estas skribita laŭ la reformita ortografio.
 
Li estis amiko de [[Eŭgeno Lanti]] kaj gastigis lin kiam la fondinto de [[Sennacieca Asocio Tutmonda|SAT]] alvenis en Meksikion.
 
Jesús Amaya poste verkis plurajn librojn pri meksika historio kaj ricevis diversajn premiojn, inter ili, tiujn aljuĝitajn de la registaroj de la urbo [[Guadalajara]], de la ŝtato [[Jalisco]] kaj la or-medalo de la [[Meksika Societo pri Geografio kaj Statistiko]].