Brunetto Casini: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
se kiel listo, do tiel
Linio 1:
*Brunetto Casini, pli bone konata laŭ la esperantigita formo Bruĉjo Kasini,
naskiĝis en Pisa, Italujo, la 1954.05.23.
 
*Lernis Esperanton en 1970.
 
*En 1972 organizis, kune kun Giuseppe Martini, la 43an Italan Kongreson de Esperanto en Pisa.
 
*En 1973 estis elektita en la estraro de IEJ, Itala Esperantista Junularo.
 
*En 1974 estis elektita Ĝeneralan Sekretarion de TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, posteno kiun li tenis, daŭre reelektita, ĝis 1980. De 1980 ĝis 1981 estis Vicprezidanto de TEJO.
 
*En 1975, kunlabore kun la eldonejo La Nuova Frontiera, eldonis en Esperanto la poemkolekton "La doloro" de la itala poeto Giuseppe Ungaretti.
 
*En 1977 fondis propran eldonejon "Edistudio", kiu dum pli ol 30 jaroj eldonis centon da libroj en kaj pri la internacia lingvo.
 
*En 1977, kiel estrarano de IEJ, lanĉis la IJF, Internacia Junulara Festivalo, kiu rapide fiksiĝis kiel unu el ĉefaj internaciaj junularaj kunvenoj de esperantistoj.
 
*En 1982, por la UK en Antverpeno, aranĝis kontrakton kun la monda kompost-firmao CompuGraphic, kiu pruntis fotokompostilon al la UK por prepari ĉiutagan eldonon de "Heroldo de Esperanto", redaktita de Ada Fighiera Sikorska kaj presita de Torben
Kehlet. La kutimo dumkongrese publikigi tagan informilon, kutime kun titolo Kongresa Kuriero, de tiam fariĝis tradicio. Li poste denove redaktis la Kongresan Kurieron en 1990 (Habana) kaj en 1991 (Bergen).
 
*En 1987 organizis, kune kun Giuseppe Martini, la 58an Italan Kongreson de Esperanto en Pisa.
 
*En 2006, por la UK en Florenco, li respondecis pri la ĝenerala Gazetara Servo.
 
*En 2007 organizis en Pisa la 74an Italan Kongreson de Esperanto en Pisa.