Plena Vortaro de Esperanto: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
(malmajuskligo)
La '''Plena Vortaro''' de Esperanto estis(PV) estas unulingva difin-vortaro, unuan fojon eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda ([[SAT]]) en [[1930]], kaj verkita sub gvidadogvido de [[Émile Grosjean-Maupin]] kaj kunlaborado interalieen jamkunlaboro de Waringhien. La dua eldono de la '''Plena Vortaro de Esperanto''' aperis en [[1934]].Albert En [[1933Esselin]] kaj, [[1947]]Grenkamp|Salomon aperis pliaj eldonoj, en [[1953Grenkamp-Kornfeld]] eldono kun suplemento verkitakaj de [[Gaston Waringhien]]. Dum jardekoj, kajĝis ankoraŭapero ende ĝia posteulo "[[1956]]Plena kajIlustrita [[1960Vortaro]]." en La1970, eldonoĝi deestis 1934la enhavisĝenerale 6 900akceptita radikojnvortara kvazaŭnormo, kajmalgraŭ laĉiuj suplementokritikoj aldonispri 966unuopaj aliajn,aspektoj sumekaj 7 866detaloj.
== Eldonoj ==
Dum la jardekoj PV estis apenaŭ ŝanĝita. Nur inter la 1a kaj 2a eldono ĝi estis iom korektita kaj plivastigita. Al la kvara eldono 1953 estis aldonita suplemento verkita de [[Gaston Waringhien]]. Jen la detaloj:
 
* 1a 1930, 517 p.
* 2a 1934, 511 p., plivastigita eldono
* 3a 1947, 511 p. senŝanĝa
* 4a 1953, 511 + 63 p. eldono kun suplemento verkita de [[Gaston Waringhien]]
* 5a 1956
* 6a 1960, 511 + 63 p. senŝanĝa
* 7a 1964, 511 + 63 p. senŝanĝa
* 8a 1971
* 11a 1996, 511 + 63 p. senŝanĝa eldono kun suplemento
 
La eldono de 1934 enhavis 6 900 radikojn, la suplemento de 1953 aldonis 966 aliajn, sume 7 866.
 
==Historia kritiko==
'''Plena Vortaro de Esperanto'''. Verkita de Grosjean-Maupin, Esselin, Grenkamp-Kornfeld, Waringhien. Eld. SAT 1930, 517 p. En 1933 jam elĉerpita. „Zorge farita ampleksa kaj detala, vere grandvalora verko. La Vortaro ne donas sole vortklarigojn, sed montras la uzon de la vorto per fraz-ekzemploj el bonaj aŭtoroj, precipe de ZZamenhof. Per sia tre zorge redaktitaj ZZamenhof-ekzemploj li fiksas por ni la tutan Z-anZamenhofan lingvo-uzon. Ampleksaj gramatikaj kaj vortderivaj klarigoj kaj vere admirinde zorge farita sinonimaro kompletigas la verkon je dezirinda kaj nemalhavebla vortaro.“ (Kopar, L.[[Literatura M.Mondo]] 1931, p:. 49.) -pri Dua,la plivastigitaunua eldono, encitita 1934,laŭ 511[[Enciklopedio pde Esperanto]].)
 
==La Plena Vortaro el perspektivo de 2008==
PV sendube estas unu el la plej influ-havaj vortaroj Esperantaj. La plej gravaj antaŭuloj kiel unulingvaj difin-vortaroj estis la (sufiĉe mankhava) "[[Plena Vortaro]] Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca" de [[Émile Boirac]] (1909) kaj la difin-vortaro de Kazimierz Bein ([[Kabe]]), "Vortaro de Esperanto" de 1911, 1922 kaj 1925 (3a kaj lasta eldono).
 
PV servis kiel bazo por vortaroj de la tipo Esperanto-etnolingvo, ekzemple por la vortaro Esperanto-sveda de [[Paul_Axel_Nyl%C3%A9n|Paul Nylén]] (1932, 2a eld. 1954).
 
PV formis la bazon de la difin-vortara posteulo "[[Plena Ilustrita Vortaro]]" (PIV) sub la ĉefredaktoreco de Waringhien (1970, suplemento 1987, 2002, 2005).
 
La vortmaterialo de la 6a eldono de PV ankaŭ estis la bazo de la [[Faka_Esperanto-vortaro:_Inversa_Vortaro|Inversa Vortaro]] (IV) de Klaus Schlüter (1972). Por produkti ĝin la radikoj troveblaj en PV estis registritaj en elektronika formo jam en 1967, tiuepoke ankoraŭ per "trukartoj" ([[Heroldo de Esperanto]] 1967, n-ro 2, p.3). PV tiel probable fariĝis la unua Esperanto-vortaro (parte) en komputil-legebla formo. Aliaj fakaj vortaroj eksplicite referencis al ĝi, ekzemple la Scienca kaj Teknika Terminaro (STT) de [[Rudolf Haferkorn]], Kurt Dellian kaj F.J. Belinfante de 1956, kies subtitolo estas "STT - Kiel propono aŭ provizora skeleto destinita por komplementi la Plenan Vortaron de SAT". Eĉ ankoraŭ la Esperanta Bildvortaro de [[Rüdiger Eichholz]] (redaktoro), aperinta post 24-jara laboro en 1988, do komencita antaŭ la apero de PIV en 1970, indikas, ĉu radiko estas ne jam trovebla en PV.
 
PV krome servis kiel kerno de la interreta vortaro "[[Reta Vortaro]]" (de 1999) kaj tiel post pli ol 75 jaroj influas nun la trian aŭ eĉ jam kvaran generacion de Esperantistoj.
 
Malgraŭ ĉiuj kritikoj dum la jardekoj (tro "franceca", tro naturalisma, malpreciza redono de la Zamenhofa lingvo-uzo, malmoderna k.a.) PV fariĝis vaste akceptita referenc-verko kaj dum jardekoj la fakta normo de la Esperanta vort-trezoro.
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] kaj pliaj kritikoj pri la Plena Vortaro en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA) (serĉu je "PV" en la temo-kampo).
 
La 11a eldono de la vortaro kun suplemento aperis en [[1996]].
 
[[Kategorio:Esperanto-vortaro]]
-------
[[Enciklopedio de Esperanto - P|EdE-P]]
 
'''Plena Vortaro de Esperanto'''. Verkita de Grosjean-Maupin, Esselin, Grenkamp-Kornfeld, Waringhien. Eld. SAT 1930, 517 p. En 1933 jam elĉerpita. „Zorge farita ampleksa kaj detala, vere grandvalora verko. La Vortaro ne donas sole vortklarigojn, sed montras la uzon de la vorto per fraz-ekzemploj el bonaj aŭtoroj, precipe de Z. Per sia tre zorge redaktitaj Z-ekzemploj li fiksas por ni la tutan Z-an lingvo-uzon. Ampleksaj gramatikaj kaj vortderivaj klarigoj kaj vere admirinde zorge farita sinonimaro kompletigas la verkon je dezirinda kaj nemalhavebla vortaro.“ (Kopar, L. M. 1931 p: 49.) - Dua, plivastigita eldono en 1934, 511 p.
Sennoma uzanto