Eŭgeniko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:Eugenics congress logo.png|right|thumb|275px|«Eŭgeniko estas la memdirekto de la homa evoluo»: Devizo de la Dua Internacia Kongreso de Eŭgeniko, [[1921]], reprezentata kiel arbo kiu unuigas diversecon de diferencaj fakoj.]]
[[Image:Francis Galton 1850s.jpg|thumb|[[Francis Galton]], patro de eŭgeniko]]
 
[[Image:Anthropometry exhibit.jpg|thumb|Pruvo de [[antropomezuro]] por prelego pri eŭgeniko de [[1921]].]]
'''Eŭgeniko''' estas [[sociala filozofio]] kiu defendas la plibonigon de la [[Genetika heredo|heredaj trajtoj]] de la [[homo]] pere de diversaj metodoj.<ref name="Osborn1937">''Development of a Eugenic Philosophy'' de [[Frederick Osborn]] en ''[[American Sociological Review]]'', Vol. 2, Nº 3 (Jun., 1937), paĝoj. 389-397.</ref> Alimaniere dirite, temas pri la artefarita selektado por la plibonigo de la homa specio. La celoj variis inter la kreado de personoj pli [[Sano|sanaj]] kaj [[Inteligento|inteligentaj]], la ŝparado de la [[Ekonomiko|resursoj]] de la socio kaj la malpeziĝo de la homa [[sufero]]. La unue proponitaj metodoj por atingi tiujn celojn baziĝis sur la [[artefarita selekto]], dum la modernaj baziĝas sur la antaŭnaska diagnozo kaj la feta esplorado, la [[Gentekniko|genetika orientado]], la [[kontraŭkoncipilo|naskecokontrolo]], la [[artefarita fekundigo]] kaj la [[Gentekniko|genetika inĝenierado]]. La kontraŭstarantoj asertas, ke la eŭgeniko estas [[Moralo|malmorala]] kaj baziĝas sur, aŭ estas mem, [[pseŭdoscienco]]. Historie, eŭgeniko estis uzata kiel justigo por devigaj [[Diskriminacio|diskriminacioj]] kaj perfortoj kontraŭ la [[homaj rajtoj]] faritaj de ŝtatoj, kiel la deviga steriligo de genetikaj kripluloj, la institucia murdo kaj, eĉ la [[genocido]] de rasoj aŭ etnoj konsiderataj malsupraj.