Anarki-pacismo: Malsamoj inter versioj

1 603 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
e
Anarki-pacismo aperis mallonge antaŭ la [[Dua Mondmilito]] en [[Nederlando]], [[Britio]], kaj [[Usono]], kaj estis granda forto en la sekvaj kampanjoj por [[nuklea senarmiĝo]]. Antaŭe mankis pacismo en anarkiismo, kiam dum la [[19-a jarcento]] [[propagando pro agado]] estis ofta formo de anarkiista agado, kaj tiom malfrue kiom [[1881]], anarkiistoj preskaŭ ĉiuj konsentis, ke perforto neeviteblis. [[Lev Tolstoj]], kvankam li kontraŭis la etikedon "anarkiismo," estis granda influo al anarki-pacistoj, kaj al [[Mohandas Gandhi]], [[Barato|barata]] estro por sendependeco, kaj pacisto kiu sinidentigis kiel anarkiisto. Tamen, Tolstoj kaj siaj sekvantoj neniam tute aliĝis al la organizita anarkiisma movado, kaj iom malamikis kontraŭ ĝi. Estis Ferdinand Domela Nieuwenhuis, kiu enanarkiismigis la pacisman skolon.
 
Inter anarki-pacistoj de la malfrua [[20-a jarcento]] estis la aŭtarkisto Robert LeFevre, kiu bazis pacismon sur sia kredo je la nerompebleco de posedaĵrajtoj. LeFevre ankaŭ parolis laŭte kontraŭ milito, kiun li konsideris produkto de la ŝtato, kaj konvinkiĝis pri la potenco de senperforta rezistado. [[Svedio|Sveda]] anarkiista verkisto Per Bylund ankaŭ esprimis anarki-pacismajn tendencojn.
 
Antaŭ la [[Unua Mondmilito]] jam estis tre kutima lapropagando en la anarkiismaj medioj kontraŭ la militoj kaj la armeo. Oni proponis metodojn kiel la objekto, dizerto kaj malobeo. Kiam eksplodis la milito, tamen, nur malmultaj homoj el la laborista klaso kuraĝis kaj kapablis eligi el la ŝtataj militagadoj. Tiuj kiuj objektis, ekziliiĝis al aliaj landoj, ekzemple el [[Francio]] al [[Hispanio]], kaj jam antaŭe el Hispanio al [[Latinameriko]], kio utilis por plifortigi la personajn kaj organizajn rilatojn inter anarkiistoj. Tamen la plej multo el la loĝantaro malaŭkultis la kontraŭmilitan propagandon kaj aliĝis al la ŝtataj armeoj. Post la milito renoviĝis la kritiko kontraŭ militoj kaj armeoj, ĉefe pro rakonto de la ekscesoj de la ĵusa militagado.
 
Kiam dum la 1930-aj jaroj disvastiĝis la faŝismo kaj la naziismo kaj oni antaŭvidis kaj antaŭparolis pri nova mondmilito, renoviĝis la porpacaj agadoj inter anarkiistoj. La rumano [[Eŭgeno Relgis]] estis konsiderata grava anarkiisto kiu klopodis diversajn aktivaĵojn cele la pacon kaj la rilaton inter pacismo kaj anarkiismo, kien li alportis la idearon de la franca pacisto kaj [[verkisto]] [[Romain Rolland]]. Laŭ Relgis, kiu multe kontaktis tutlandajn gravulojn cele atingi deklarojn kontraŭmilitajn, kiel [[Tagore]], [[Einstein]] aŭ [[Zweig]], resumis kvarpunkte la bazon por atingi pacon:
* frata sento de homa aparteno al la sama specio,
* respekto al la diverseco kaj multeco de opinioj kaj kulturoj,
* civiliza evoluo anstataŭ perforta revolucio kaj
* kontrasto inter teknika progreso kaj morala malprogreso.
 
Aliaj notindaj anarki-pacistoj inkluzivas je Ammon Hennacy kaj [[Jean-Paul Sartre]] (dum mallonga epoketo de [[1939]]-[[1940]]). [[Ursula K. Le Guin]] identigis anarki-pacismon kiel la ĉefan utopian temon en sia romano ''The Dispossessed''.
220 260

redaktoj