Anarki-pacismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19:
==Ideologiaj malsamoj==
Dum anarki-pacismo estas ofte ligita kun religia anarkiismo, ekzemple kun la tolstoja [[kristana anarkiismo]] kaj kun [[budhisma anarkiismo]], nereligiaj kaj eĉ kontraŭreligiaj tendencoj nun aperis. La anarki-punka grupo Crass polemikigis malsaman formon de anarki-pacismo, kaj samptempe malakceptis ĉiujn religiojn, precipe la simbolojn de kristana mitologio, kaj eĉ estis minacata de leĝa persekuto en Britio pro krima blasfemo dum la komponaĵo "Reality Asylum." Kontraŭeco al perforto ne malpermesis al anarki-pacistoj akcepton de rezistadon aŭ eĉ revolucian agadon, se ĝi ne rezultas je perforto; fakte, estis ilia aprobo de rezistoformoj, kiuj konvinkis la anarki-pacistojn akcepti la [[Anarki-sindikatismo|anarki-sindikatisman]] ideon de ĝenerala striko kiel la granda revolucia armilo.
 
Kroma debato okazis kiam eksplodis la [[Hispana Enlanda Milito]] ([[1936]]-[[1939]]), kie rekte partoprenis ampleksa amasorganizo kiel la tiama [[CNT]]. Multaj anarkiistoj kaj anarkopacistoj atentigis la hispanajn kamaradojn pri la pacisma kaj kontraŭmilita tradicio de la anarkiismo, dum kontraŭantoj defendis sian agadon per la aserto, ke temas pri escepta okazaĵo, ke oni devas defendi kaj la revolucian eblon kaj la demokratan liberecon per la armiloj.
 
==Vidu ankaŭ==