Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Enciklopedio de Esperanto - E|EdE-E]]
 
'''Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana'''. - Verkis [[Eugen Wüster]]. Eld. [[Ferdinand_Hirt_und_Sohn|Hirt]]. Ĝis [[1933]] aperis kvar volumoj ĝis "Korno". La manuskripto de la ne aperintaj partoj troviĝas en la [[Esperantomuzeo_kaj_Kolekto_por_Planlingvoj|Internacia Esperanto-Muzeo]] en Vieno.

== Historia kritiko ==
"La verko ne estas simpla vortaro, ĝi estas samtempe ĝisfunde detala prilaboro de la tuta, precipe de la [[L. L. Zamenhof|Z]]-a lingvouzo: vortkunmetoj, esprimformoj, sentencoj, [[proverbo]]j, ĉiaflanka uzo de ĉiu vorto estas klare difinita kaj klarigita plejparte per ekzemploj, tiel ke oni tute ne devas scii la [[germane|germanan lingvon]] por povi tre bone utiligi la [[vortaro]]n. La tuta lingva trezoro, la tuta prilingva vivo-verko de Z, kiu ne konsistas nur el la kruda vortmaterialo sed ankaŭ el la multflanka uzo, delikata nuancigo de la vortoj, estas tie ĉi prezentita ekzakte kaj detale. Kaj ĉe ĉiu vorto, esprimo, 'suka' frazo, sentencmaniera diro oni trovas la indikon de la Z-a trovloko. La ampleksecon montru, ke la vorto ''kapo'' okupas pli ol sep dense presitajn kolonojn. Por vortaristoj la verko estas nemalhavebla fonto, por verkistoj ĝi estas neelĉerpebla trezorejo, por literaturamantoj ĝi estas kvazaŭ plej supera kurso, instruanta vere ĝui nian ĉefverkojn beletristikajn." ([[Kopar]], L.[[Literatura M.Mondo]] 1931, p:. 15.)
 
[[Kategorio:Esperanto-vortaro]]