Christopher Fettes: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
'''Christopher FETTES''', kiu naskiĝis dumen [[1937]] kaj estas [[Irlando|irlandano]] de [[Anglio|angla]] deveno, ekde la jaro [[1968]] estas [[esperantisto]] kaj ekde [[2001]] [[Honoraj membroj de UEA|honora membro]] de [[UEA]].
 
Post kvin jaroj kiel instruisto de la [[franca lingvo]], li bone konsciis pri la problemoj instrui fremdajn lingvojn, detale informiĝis pri Esperanto kaj lernis ĝin. Ekde [[1969]] li estas dumviva membro de UEA kaj de [[1971]] fakdelegito de la asocio. Dum vizito al [[Novzelando]], en [[1976]] li instruis la lingvon al sia nevo [[Mark Fettes|Mark]]. Inter [[1978]] kaj [[1984]] en kvin [[UK]]-oj li helpis ĉe [[Internacia Infana Kongreseto]] (IIK). La spertoj konvinkis lin pri la neceso de konstanta organizanto. Ekde [[1988]] ĝis [[1998]], kiel komisiito de UEA, li ĉefrespondecis pri preskaŭ ĉiu IIK. Dum [[1981]] li fondis la [[Verda Partio (Irlando)|Verdan Partion de Irlando]], kiu de la [[14-a de junio]] [[2007]] estas parto de la registara koalicio en la [[Respubliko Irlando]]. Sekve dum [[1984]] li kunfondis la [[Asocio de Verduloj Esperantistaj|Asocion de Verduloj Esperantistaj]] (AVE) kaj komence redaktis ĝian organon [[Aveno (gazeto)|Aveno]].