Francisco Azorín Izquierdo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 3:
Socialisto, li estis urbkonsilisto en [[Kordovo]] kaj deputito en la hispana Parlamento en la komenco de la [[Dua Hispana Respubliko]]. Li akceptigis en kongreso de la [[PSOE|social-demokrata partio]] proponon favoran al Esperanto. Reprezentis tiun partion en la [[SAT-kongresoj]] en [[Göteborg]] kaj [[Stutgarto|Stuttgart]].
Arĥitekto, li konstruis la sidejon de la [[Hispana Socialista Partio]] en [[Madrido]]. Li verkis en Esperanto la vortaron ''[[Universala Terminologio de la Arkitekturo]]'', kun tradukoj de la vortoj al pluraj aliaj lingvoj (1933).
Membro de [[Sennacieca Asocio Tutmonda]], li ankaŭ aktivis en la neŭtrala kaj laborista [[Esperanto-movado en Hispanio|hispana Esperanto-movado]] dum la 20aj kaj 30aj jaroj.
Dum la [[Hispana Intercivitana Milito|hispana intercivitana milito]] li reprezentis la Respublikon kiel konsulo en [[Tuluzo]]. Post la fino de la milito li estis ekzilita en Meksikon, kie li aktivis en la esperanta agado. Tie li laboris kun [[Eŭgeno Lanti|Lanti]], de kiu li fariĝis testamenta administranto.
Li estis patro de [[Francisco Azorín Poch]], matematikisto, ankaŭ esperantisto.
==Verkoj
*''Adamo kaj Eva''
*''La lengua auxiliar internacional Esperanto: curso completo en 10 lecciones'' (1924)
*''Terminologia universal de la arquitectura''
|