Sinbado la Maristo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Trojo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Trojo (diskuto | kontribuoj)
Linio 9:
Je la fino de la 536-a nokto Ŝehrazad donas la enkondukon de la rakontoj pri Sindibado: en la tempo de [[Harun ar-Raŝid]], [[kalifo]] de [[Bagdado]], malriĉa portisto (iu, kiu laboras pri porti varojn por aliaj en bazaro kaj tra la urbo) paŭzas por ripozi sur benko ekster la [[portalo]] de domego de riĉa komercisto, kie li plendas al [[Alaho]] pri la maljusteco de la mondo, kiu permesas al la riĉuloj vivi lukse, dum li devas tre peni sed tamen resti malriĉa. La posedanto de la domo aŭdas kaj vokas la portiston, kaj malkovras, ke ambaŭ nomiĝas Sindibado. La riĉa Sindibado diras al la malriĉa Sindibado, ke li riĉiĝis "per bonŝanco kaj [[sorto]]" dum sep mirigaj vojaĝoj, pri kiuj li tiam rakontas.
 
===La unua vojaĝo===
Elspezinte la riĉaĵojn heredigitajn al si de sia patro, Sindibado vojaĝas sur la maro por trovi sian sorton. Li alteriĝas ĉe io, kio aspektas kiel [[insulo]], sed montriĝas, ke tiu insulo efektive estas giganta [[fiŝo]], en kiu [[arbo]]j radikis. La fiŝego plonĝas profunden, la ŝipo foriras sen Sindibado, kaj savas Sindibadon preterpasanta barelo sendita de la graco de Alaho.
 
Sindibado alteriĝas ĉe alia insulo, kie la reĝo amikiĝas kun li kaj enoficigas lin kiel havenestron. Iun tagon poste la propra ŝipo de Sindibado alvenas al la haveno, li reprenas siajn varojn (ankoraŭ en la ŝipa kargejo), la reĝo donas al li riĉajn donacojn, kaj li revenas al Bagdado, kie li rekomencas vivon pri lukso kaj plezuro.
 
Je la fino de la rakonto, Sindibado la maristo donacas al Sindibado la portisto cent orajn [[monero]]jn, kaj petas al li reveni la postan tagon por aŭdi la sekvantan rakonton.
 
== Rilataj temoj ==