Eduard Stettler: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
 
'''Eduard STETTLER''', sviso, Bern. Nask. en Bern 1880 de patricia familio. Lernis E-n en 1908, aliĝis al UEA en 1909 kaj venis Ĝeneven en 1910 por labori dum du jaroj libervole en la modesta oficejo de UEA. - La kvalitoj de St. estas feliĉa kompletigo al tiuj de Hodler kaj ambaŭ reprezentis en rimarkinda maniero la svisan karakteron. Al la intuicio kaj iniciatemo de Hodler, St. alportis la svisan prudenton, trankvilan prijuĝon, kelkfoje embarasigan ĝisfundecon. Juristo klarvida, li tuj komprenis la malfortecon de la strukturo de la movado kaj en la kadro de UEA serĉis realigi tion, kion li spertis en aliaj societoj, ĉe kiuj li kunlaboris libervole. Lia nomo do aperis kiel sobra realigisto de eblecoj fareblaj. Liaj raportoj legataj nur de malplimulto en la movado, ankoraŭ nun estas fonto de utilaj pensoj, spertoj kaj observoj. - St. estis vicdel. de UEA en Bern ĝis 1910, komitatano de UEA, poste vicdirektoro ĝis 1919, direktoro kaj fine prezidanto de la Asocio de 1920 ĝis 1924. (La roloj de direktoroj estis ĝis 1920 honoroficaj). - La komitato elektis lin honora prez. 1924, kiam pro grava malsano de St., d-ro Privat akceptis la prezidantecon. Reelektita en 1928 kiel prez. St. rezignis sian oficon en Stockholm 1934 pro solidareco al kunlaborantoj ne elektitaj en la novan komitaton de la Asocio. - Plurfoje St. estis prez. de la Svisa ES. Okupiĝinte en la du organizaĵoj pri la gvido, li verkis la statutojn de UEA de 1920 kaj 1934, biografion de Hodler, kaj, krom kelkaj literaturaj tradukoj, grandan nombron de priaferaj artikoloj en la gazeto ,E'.
 
 
{{Prezidantoj de Svisa Esperanto-Societo}}
 
 
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto S|STETTLER, Eduard]]