Carlo Minnaja: Malsamoj inter versioj

693 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
(TEJO-aktiveco)
'''Carlo MINNAJA''', naskita la [[19-a de marto|19-an de marto]] [[1940]] en [[Romo]], estas [[Italio|itala]] [[matematiko|matematikisto]]. Li estas [[Denaskaj Esperanto-parolantoj|denaska esperantisto]] kaj vortaristo kaj membro de la [[Akademio de Esperanto]].
 
Minnaja magistriĝis pri matematikaj sciencoj en [[Pizo (Italio)|Pizo]] en 1963; doktoraj studoj pri analitiko ĉe Scuola Normale Superiore, Pizo 1963-65; unua profesorposteno ĉe la ŝipakademio en [[Livorno]] en 1965.
Poste li iris al la universitato de [[Padovo]] kiel profesoro de la inĝeniera fakultato, pri diversaj matematikaj fakoj; de 1973 li estas konstanta profesoro. Inter 1979 kaj 1994 li estis membro de la Scienca Konsilio de la Instituto pri Komputa Lingvistiko, Pisaen Pizo. En 1983/84 li estis gastprofesoro Fulbright-a ĉe Virginia Polytechnic Institute kaj University of California en [[Los-Anĝeleso]]. Li prelegis ĉe pluraj eŭropaj universitatoj, estas aŭtoro aŭ kunaŭtoro de ĉ. 50 sciencaj kaj didaktikaj verkoj pri matematiko; verkinto de pluraj libroj kaj multaj artikoloj koncernantaj la internacian lingvon. En 1980 li estis distingita de la Itala Ĉefministro per "Premio de la kulturo".
 
Minnaja estas membro, senatano kaj vicprezidanto de [[AIS]] San-Marino.
 
En la 1960aj jaroj Carlo Minnaja estis estrarano de [[TEJO]] pri fakaj sekcioj kaj servoj.<ref>[http://www.uea.org/informado/arkivo/63/2/feb63.html#ljv ''Esperanto,'' februaro 1963.]</ref> Li tre aktivas pri esperantologio kaj esperanto-literaturo. Li estis ano de la literatura rondo [[La Patrolo]]. En 1981 aperis lia traduko en Esperanton "La gastejestrino" de [[Carlo Goldoni]]; en 1982 liaj tradukoj de poemoj de [[Cesare Pavese]]. En 1996 li eldonis 1400-paĝan [[Esperanto-itala vortaro|vortaron]] italan-esperantan. Li estas ano de la scienca komitato de [[Itala Interlingvistika Centro]] kaj regula literatura recenzanto de la magazino ''[[Monato (gazeto)|Monato]]''.
 
En 1996 publikiĝis lia pli ol 1400-paĝa [[Esperanto-itala vortaro|vortaro]] itala-esperanta. Ĝi estas la plej ampleksa tiutipa, kiu ĝis nun aperis, kaj komparebla nur kun la samkategoriaj vortaroj germana-esperanta de Krause (2007), la hispana-esperanta de De Diego (2002) kaj la hungara-esperanta de Szerdahelyi kaj Koutny (1996).
 
Minnaja estas ano de la scienca komitato de [[Itala Interlingvistika Centro]] kaj regula literatura recenzanto de la magazino ''[[Monato (gazeto)|Monato]]''.
 
== Fontoj ==
 
==Eksteraj ligiloj==
* http://www.math.unipd.it/~minnaja/ (angla)
* [http://www.logoslibrary.eu/pls/wordtc/new_wordtheque.w6_home_author.home?code_author=4946&lang=IT biografio (itala)]
*[http://aleph.onb.ac.at/F?func=find-b&request=carlo+minnaja&find_code=WRD&x=8&y=5 Libroj] de kaj pri Carlo Minnaja en la [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] de kaj pri Carlo Minnaja en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA)
 
 
[[Kategorio:AIS|Minnaja, Carlo]]
[[Kategorio:Italaj esperantistoj|Minnaja, Carlo]]
[[Kategorio:Denaskaj esperantistoj|Minnaja, Carlo]]
[[Kategorio:Esperanto-vortaristoj|Minnaja, Carlo]]
Sennoma uzanto