Historio de Germanio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
BodhisattvaBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 44:
Post armistico la [[11-a de novembro|11-an de novembro]] [[1918]] la okcidentaj aliancanoj interkonsentis pri paco-regularo ([[Traktato de Versailles]], junio [[1919]]), kaj devigis la germanan registaron subskribi. Germanio perdis la koloniojn, grandajn teritoriojn kaj la liberecon memstare organizi sian armeon. La nove instalitan [[Ligo de Nacioj|Ligon de Nacioj]] ([[1920]]) ĝi rajtis aliĝi nur en [[1926]].
 
== RespublikoVajmara (ekdeRespubliko [[1919]])-1933 ==
[[Image:Deutsches Reich 1925 b.png|thumb|1925]]
La komenco de tiu epoko estis tre malorda, ekigita de la malsubmetiĝo de la armea ŝipanaroj en [[Kiel]], kaj karakterizita de pluraj provoj de socialismaj-komunismaj-anarĥiismaj revolucioj: vidu [[Spartakistoj]], [[Bavaria Respubliko de Konsilantaroj]] - ktp.
Jam la 9-an de novembro [[1918]] la imperiestro [[Vilhelmo la 2-a (Germana Imperiestro)|Vilhelmo la 2-a]] estis devigita abdiki. [[Nacia Asembleo]] de februaro ĝis aŭgusto [[1919]] elektis iel provizoran registaron, regnan prezidenton ([[Friedrich Ebert]], socialdemokrato) kaj faris novan konstitucion. Pro la kunven-urbo [[Weimar]] ĝi estis nomata [[Konstitucio de Weimar]], la Germana Regno ankaŭ
[[Vajmara Respubliko de Weimar]]. Jam en la unuaj parlamentaj balotoj en junio [[1920]] la diversaj demokrataj-respublikemaj partioj perdis la plimulton kaj dum la tuta periodo ĝis 1933 ne reakiris ĝin. Ĉefe regis koalicioj de la liberaluloj kun la katolika partio, sub protekto de la Regna Prezidento kaj foja parlamenta subteno de resp. socialdemokratoj, dekstraj liberaluloj kaj konservativuloj. (ankaŭ [[Dawes-plano]])
 
Depost [[1929]] la situacio fariĝis pli kaj pli senespera, pro ekonomia krizo kaj politika pliradikaliĝo. Post diversaj ĉefministroj la Regna Prezidanto [[Paul von Hindenburg]] fine konsentis en [[1933]] nomumi la estron de la [[Naziismo|nacisocialisma partio]], [[Adolf Hitler]], ĉefministro, ĉar Hitler promesis post novaj balotoj havi parlamentan plimulton komune kun partoj de la konservativuloj.