La Kanto de la Krucmilito: Malsamoj inter versioj

e
Ligiloj
e (Ligiloj)
<b>La Kanto de la [[Krucmilito]]</b>, okcitanlingve "''la Cansó de la Crosada''", estas monumento de la [[Okcitanlingva_literaturo|okcitana literaturo]]. Tiu longa poemo (pli ol 9500 versoj) estis skribita inter [[1212]] kaj [[1219]], kaj rakontas la tragedion, kiu okazis en [[Okcitanio]] de [[1209]] ĝis 1219 (fakte la krucmilito daŭris ĝis la [[1230-aj jaroj]]).
 
Ĝi konsistas el du partoj malsimilaj :
 
La unua parto entenas 2749 versojn kaj 130 paragrafojn, kaj rakontas la eventojn ekde la komenco de la krucmilito kontraŭ la [[katarismo|Kataroj]] far la francaj armeoj kaj la Papo en 1209 ĝis la grava batalo de [[Muret]] en [[1213]]. [[Guilhèm de Tudèla]] estas la aŭtoro de tiu unua parto. Li estas kronikisto, kiu strebas al objektiveco kaj preciza priskribo de ĉiuj eventoj, neglektante neniun detalon. Li tamen subtenas la Francojn kaj krucmilitistojn.
 
La dua parto enhavas 6811 versojn kaj 83 paragrafojn, kaj rakontas la historion de la batalo de Muret (1213) ĝis alia grava batalo en [[Baziège]] en la jaro 1219. La aŭtoro de tiu ĉi dua parto, kiu ŝajne mem partoprenis tiun lastan batalon, restas ĝis nun nekonata. La anonima aŭtoro skribas en bela kaj pura okcitana lingvo, kaj faras el tiu poemo vera eposo, kie aperas klare siaj pasiaj sentoj kaj esprimforto.
 
Tiu "Kanto" estas pasia dolorhimno, lukto de tuta kulturo por siaj moralaj valoroj, penslibereco, toleremo, heredaĵo de la trobadoroj[[trobadoro]]j kaj de la [[Fin'amor]].
2 110

redaktoj