Regna deputacia fina akto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Regna deputacia fina akto''' (germane: ''Reichsdeputationshauptschluss'') estis la lasta grava leĝo de la [[Sankta Romia Imperio]]. Oni decidis pri ĝi dum la lasta kunsido de la parlamenta kunveno (''Immerwährender Reichstag'') je la 25-a de februaro 1803 en [[Regensburg]]o. La teksto estis ellaborita de deputacio en la nomo de la regno. Bazo de la teksto estis plano inter [[Francio]] kaj [[Aŭstrio]] el junio 1802, bazita sur la [[traktato de Lunévile]] el 1801.
 
La fina akto aranĝis la novorganizon de germanaj teritorioj, unuflanke pro la francaj aneksioj maldekstre de la Rejno, kaj pro la senpotencigo de la ekleziaj princoj. Multaj suverenaj landetoj kaj [[libera regna urbo|liberaj regnaj urboj]] estis subigitaj al pli altranga princo. La rezultoj de la fina akto komplete ŝanĝis la regnon, ĉar la potenco de la regna eklezio, kunliganta la regnon estis forigita. Nur tri jarojn poste, je la 6-a de aŭgusto 1806, la imperiestro demetis la kronon kaj proklamis la regnon dissolvita, ĉar en julio pluraj ŝtatoj eliris la regnon kaj fondis [[Rejna Federacio|Rejnan Federacion]] sub la protekto de [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]].
 
En la fina akto ankaŭ okazis granda reordigo de la [[princo-elektisto]]-sistemo. Tiu decido tamen ne havis praktikajn konsekvencojn, ĉar jam en [[1806]] la Sankta Romia Imperio ĉesis ekzisti, kaj en la tri interaj jaroj ne okazis iu elekto.
 
[[Kategorio:Historio de Germanio (19-a jarcento)]]