Lernu!: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ar:ليرنو!
renkontiĝo
Linio 2:
 
==Historio==
 
[[Dosiero:Malnova-lernu.jpg|thumb|200px|right|Fragmento de la malnova ''lernu!'' en la [[ĉina lingvo]]]]La ideo de ''lernu!'' kiel lerno-medio naskiĝis ligite kun la unua seminario de Esperanto@Interreto ([[E@I]]) en [[Stokholmo]] ([[Svedio]]) en [[aprilo de 2000]], kaj konkretiĝis [[oktobro de 2001|oktobre 2001]] dum la dua E@I-seminario, ankaŭ en Svedio, en [[Upsalo]]. En [[julio de 2002]], la projekto ricevis subtenon de la fondaĵo [[Esperantic Studies Foundation|ESF]], kaj la paĝaro ekkreiĝis en [[aŭgusto de 2002|aŭgusto]] la saman jaron. Ĝi estis lanĉita publike [[21-a de decembro|la 21-an de decembro]] de [[2002]] kaj de tiam ĝi estas prizorgata de E@I kun la subteno de E@I kaj multaj individuaj subtenantoj kaj helpantoj.
 
Linio 9 ⟶ 8:
 
===Eksterretaj eldonoj===
 
Kelkfoje ''lernu!'' estis eldonita sur [[KD]]-j. Dum tri lastaj jaroj aperis diversaj eksterretaj versioj de la paĝaro kun aldonaj materialoj: muziko, programoj, aliaj Esperanto-kursoj, kiuj ne troviĝas ĉe ''lernu!''. La plej nova versio, trovebla nun en [[interreto]], ankoraŭ ne estis eldonita sur disko (KD aŭ [[DVD]]).
 
Linio 15 ⟶ 13:
 
===La teamo===
 
Dum pli ol kvar jaroj al la evoluo de la paĝaro grave kontribuis multaj homoj, kiuj formis la labor-grupon aŭ ''‘teamon’'' de ''lernu!''. Inter la teamanoj en diversaj periodoj (aŭ la tutan tempon) de la historio de la paĝaro estis (kaj kelkaj plu estas): [[Hokan Lundberg]], [[Sonja Petrović-Lundberg]], [[Bertilo Wennergren]], [[Jevgenij Gaus]], [[Neringa Zasaitė]], [[Aaron Chapman]], [[Clayton Smith]] (Argilo), [[Henning von Rosen]].
 
===Lingvohelpantoj kaj tradukantoj===
 
Danke al la volontula helpo de dekoj da esperantistoj el diversaj landoj, ''lernu!'' estas alirebla en ĉ. dudeko da lingvoj de la mondo (la nombro kreskas konstante kun kreskanta populareco de la ret-paĝaro) kaj lernantoj havas eblecon korespondi kun lingvo-helpantoj en sia denaska lingvo.
 
===Subteno de Google===
 
Danke al sia ne-porprofita kaj instrua naturo, ''lernu!'' ĝuas subtenon de la [[interreto|interret]]-kompanio [[Google]], kiu senpage reklamas la paĝaron inter serĉ-rezultoj ĉe sia [[serĉ-maŝino]] kaj senpage provizas sian serĉilon al la paĝaro. ''lernu!'' ankaŭ utiligas aliajn teknologiojn de Google ĉe la paĝaro kiel, ekzemple, statistik-servon, publikigon de kuntekstaj reklamoj kaj aliajn.
 
===Renkontiĝo===
Unua grandskala renkontiĝo de lernu!-civito (uzantoj, helpantoj kaj kreantoj) okazos inter [[9-a de aŭgusto|9-a]] kaj [[17-a de aŭgusto]] [[2008]] ĉe [[Somera Esperanto-Studado]] en [[Modra]]-Harmónia ([[Slovakio]])<ref>http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/index.php</ref>.
 
==Ĉefaj trajtoj==
 
[[Dosiero:Lernu-ekrano.jpg|thumb|300px|left|Ekran-bildo de la paĝaro]] Krom multajn kursojn por diversaj niveloj kaj aĝoj, ''lernu!'' havas ankaŭ plurajn aliajn servojn kaj ilojn: [[Esperanto-vortaro|vortarojn]], superrigardon de la [[gramatiko]], laŭtlegitajn rakontojn kun bildoj, prezentojn de Esperanto, [[tujmesaĝilo|tujmesaĝilon]], [[biblioteko]]n kun libroj, muziko kaj eĉ filmoj. Krome, sur ĝi troviĝas ludoj, diverstemaj forumoj, publikiĝas novaĵoj pri Esperanto-kunvenoj kaj aranĝoj. Esperantistoj kaj Esperanto-organizoj povas meti reklamon pri sia agado sur la paĝaron (senpage ĝis [[januaro de 2007]]).
 
Linio 33 ⟶ 30:
 
===Roluloj de la paĝaro===
 
La ĉefaj roluloj de la paĝaro estas '''kato Maz''' (li helpas al uzantoj navigi tra la paĝaro) kaj verdulo '''Zam''' (li prezentas la lingvon, vojaĝas tra la mondo kun uzantoj, kaj rolas en kelkaj el la ludoj). Krome, aliaj roluloj aperas en la kursoj: '''Ana Pana''' en Nov-Jorko estas heroino de la koresponda kurso ''Ana Pana'' kaj daŭriga kurso pri dialogoj en Esperanto ''Ana renkontas''. Foje sur la paĝaro aperas malbonulo kaj krimulo '''Zamaĉo''', kiu celas mortigi bonulon '''Zam''', tiam la uzantoj estas alvokataj por trovi kaj sendanĝerigi la aĉulon.
 
==Notoj==
<references/>
 
==Vidu ankaŭ==
 
* [[E@I]]
* [[Esperantic Studies Foundation]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
* [http://eo.lernu.net/ Retpaĝaro de ''lernu!'']
* [http://vikio.lernu.net/ Vikio de ''lernu!'']