Bizanca arkitekturo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: En la Unua Orepoko, tiu de Justiniano la 1-a, 6-a jarcento, realiĝas la plej grandaj arkitektaj verkoj kiuj manifestigas kaj la teknikajn kaj materialajn karakterojn, kaj la kon...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Arkitekturo}}
En la Unua Orepoko, tiu de [[Justiniano la 1-a]], [[6-a jarcento]], realiĝas la plej grandaj arkitektaj verkoj kiuj manifestigas kaj la teknikajn kaj materialajn karakterojn, kaj la konstruan senton kiu karakterigas la bizancan arton de tiu periodo.
 
De la romia kaj paleokristana orientaj mondoj ĝi pluhavis kelkajn elementojn kiel iujn materialojn kiel ([[briko]] kaj [[ŝtono]] por eksteraj kaj internaj kovradoj de [[mozaiko]]j), arkoj de duona punkto, [[kolono]] kiel subtenilo, ktp., sed ili havigis ankaŭ novajn trajtojn inter kiuj elstaras la nova dinamisma koncepto de elementoj kaj nova lokiga sento kaj, super ĉio, ties plej grava havigo, la sistema uzado de la volba kovrilo, ĉefe kupolo sur pendentivoj, tio estas, sferaj trianguloj en la anguloj kiuj faciligas la transiron de la kvadrata bazo al la cirkla de la [[volbo]]. Tiujn duonsferajn volbojn oni konstruis per samcentraj linioj de [[briko]], kiel kronoj de malkreskantaj radioj plifortigitaj ekstere per mortero, kaj oni planis ilin kiel [[simbolo|simbola]] imago de la dia mondo.
 
[[Image:San Vitale 00.jpg|300px|thumb|rightleft|<center>Kapitelo kun cimatio.]]
Alia havigo de granda graveco estis la dekorado de kapiteloj, el kiuj estis kelkaj diversaj tipoj; kiel tiu tipo teodosiana kiu estas romia heredaĵo uzita dum la [[4-a jarcento]] kiel evoluo de la [[korintia ordo|korintia]] kaj elhakita per trepano, simile al vespujoj; alia vario estis la kuba kapitelo de ebenaj flankoj dekorita per duflankaj bildoj. Ambaŭkaze estis deviga la lokigo sur ili de cimatio aŭ piramidtrunka ero dekorita per diversaj kristanaj bildoj kaj simboloj.