Vuk Echtner: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kompletigo
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Vuk ECHTNER''' <baptita Wolfgang> (naskiĝis [[1905]]- mortis fine de januaro [[1994]] en [[Domažlice]]) estis ĉeĥia esperantisto.
 
Lerninte E-on 7-jara, li aktivis en la movado ekde [[1920]], estis fondinto de [[Ĉeĥa prunta biblioteko]] ([[1920]]), junulara sekciestro de [[EAĈSR]], dum 47 jaroj redaktoro de [[Aŭroro]] (E-revuo por blinduloj), tradukinto por [[Ĉeĥoslovaka antologio]] (el [[Alois JIRÁSEK|Jirásek]], [[Julius ZEYER|Zeyer]], [[Fráňa ŠRÁMEK|Šrámek]], [[Helena MALÍŘOVÁ|Malířová]], [[Jindřich Šimon BAAR|Baar]], [[Anna MariaMarie TILSCHOVÁ|Tilschová]], [[Jan VRBA|Vrba]]), estro de pedagogia sekcio, adepto de [[bahaismo]], pro kiu li travivis 22 monatojn en karcero ([[1958]]-[[1960]]). Por blinduloj li brajle transskribis 52 diversajn lernolibrojn.
 
En 1927 li kunorganizis la internacian konferencon "Paco per lernejo" en Prago. En la 30-aj jaroj li gvidis la junularan kaj lingvan komisionojn de la landa E-asocio. Post la dua mondmilito li instriiis E-on en someraj E-tendaroj. Pro sia kunlaboro kun E-bahaanoj kaj kun UEA ("pro malamika agado") li estis enkarcerigita en 1956, kaj amnestiita nur en 1960.
Linio 9:
Post junaĝa konatiĝo kun [[Vasilij EROŜENKO|Eroŝenko]], Echtner pleje aktivis en organizaĵoj por blinduloj. De [[1930]] li gvidis la Internacian Blindulaferan Informejon kaj Statistikejon, redaktis la brajlan E-revuon [[Aŭroro]] dum 47 jaroj ([[1928]]-[[1975]]), gvidis E-kursojn, pretigis brajlan E-ĉeĥan vortaron kaj transskribis por nevidantoj 52 lernolibrojn pri diversaj fremdlingvoj.
 
Echtner tradukis por [[Ĉehoslovaka antologio]] ([[1935]]) kaj kuneditoris '''Historio de la E-movado en Ĉeĥoslovakio''' ([[1983]]) de [[Stanislav KAMARYT|Stanislav Kamaryt]].
 
Distingita per la plej alta honormedalo de la ĉeĥa blindularo, Echtner estis honora membro de Ĉeĥa E-Asocio, kiu lin proponis, en novembro 1993, por Honora Membreco en UEA.