Tajfuno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Typhoon Odessa 1985.jpg|thumb|200px|right|<center>Tajfuno ''Odeso'' dum la jaro 1985 proksime de [[Japanio]]]]
'''[[Tajfuno]]''' estas tropika [[trombo (meteorologio)|tromba]] [[ciklono]] en la norda [[pacifika oceano]] okcidente de la 180-a [[Longitudo|longituda grado]], precipe en la [[Ĉina Maro]]. Ĝi okazas inter majo kaj septembro.
==Etimologio==
 
La vorto tajfuno ([[germana lingvo]] ''Taifun'', [[angla lingvo]] ''typhoon'') venas tra la [[portugala lingvo|portugala]] vorto ''tufão'' unuflanke el la [[greka lingvo|greka]] vorto ''tυφών (tifón)'', "forta ŝtormo", kiu ankaŭ estis la nomo de giganto el la [[greka mitologio]] kaj en la [[araba lingvo]] transformiĝis al ''ţūfān'' (&#1591;&#1608;&#1601;&#1575;&#1606;, "inundo"), kaj aliflanke el la [[ĉina lingvo|ĉina]] vorto ''tái fung'' (颱風, "forta vento").
==Konsekvencoj==
 
Tajfunoj apartenas al la plej severaj naturkatastrofoj de la regiono. Ĉiujare ili kaŭzas grandajn detruojn kaj mortigas foje centojn da homoj. Detruaj ne nur estas la fortega vento, sed ankaŭ la amasaj pluvoj ene de ekstreme mallonga tempo, kiuj kaŭzas inundojn kaj [[terglito]]jn. Ekzemplo estu la tajfuno "Nari", kiu la 17-an kaj 18-an de septembro 2001 en [[Tajvano]] alportis ĝis 800 litrojn da pluvo po kvadrata metro (tio pli-malpli korespondas al la kvanto, kiu en Meza Eŭropo dum unu jaro trafas kvadratan metron).
==Historio==
Kelkaj el la plej detruaj kaj mortigaj tajfunoj estis lastajn jarojn jenaj:
* [[1985]] en [[Bangladeŝo]] kun 40,000 mortintoj,
* [[1989]] en [[Filipinoj]] la tajfuno "Telma" kaŭzis 6,000 mortintoj,
* [[1991]] en Bangladeŝo, 200,000 mortintoj,
* [[1999]] en [[Barato]] kaj [[Bengala Golfo]], 10,000 mortintoj,
* [[1999]] tajfuno "Olga" en [[Sudorienta Azio]], 1,000 mortintoj,
* [[2007]] tajfuno "Sidr" en Bangladeŝo, 3,000 mortintoj,
* [[2008]] en [[Birmo]] [[ciklono Nargis]], 22,500 mortintoj.
 
[[Kategorio:Meteologio]] [[Kategorio:Azio]]