Tinuso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PixelBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ko:다랑어
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
| subdivision = Vidu tekston
}}
 
[[Dosiero:Tsukiji fish market thuna knife.jpg|thumbnail|left|120px|Tranĉado de tinuso]]
'''Tinuso''' estas [[genro]] (''Thunnus'') de grandaj maraj fiŝoj, el la [[ordo]] de la [[perkoformaj]] kaj familio de Skombredoj. La vorto "tinuso" estas uzata ankaŭ por la tre konata specio [[Ruĝa tinuso]].
 
Pro sia delikata karno tinuso estas multe kaptata kaj manĝata.
 
==Specioj==
{{ĝermo-biologio}}
* [[Ruĝa tinuso]], ''Thunnus thynnus'', longas pli da 2 m, pezas el 300 kg ĝis 500 kg kaj vivas ĝis 15 jarojn. Loĝas ĉefe en [[Norda Atlantiko]] kaj en Suda Atlantiko ĉefe ĉe [[Suda Afriko]]. Kun ruĝa karno kaj de tie la nomo.
* [[Flavnaĝila tinuso]], ''Thunnus albacares'', longas ĝis 2 m, pezas ĉirkaŭ 60 kg kaj vivas ĝis 9 jarojn. Tre disvastigita teritorio en ĉiuj intertropikaj maroj.
* [[Blanka tinuso]] aŭ [[Norda tinuso]], ''Thunnus alalunga'', longas 1,4 m, pezas ĝis 60 kg kaj vivas ĝis 9 jarojn. Loĝas en Norda Atlantiko ĉenordamerika [[Pacifiko]] kaj [[Aŭstralio]]. Kun blanka karno kaj de tie la nomo.
* [[Obeza tinuso]], ''Thunnus obesus'', ankaŭ de ruĝa karno.
 
==Fiŝkaptado de tinuso==
[[Dosiero:Tsukiji fish market thuna knife.jpg|thumbnail|left|120px220px|Tranĉado de tinuso]]
La tropikaj tinusoj, kiel la Flavnaĝila tinuso, estas kaptitaj en Pacifiko, en [[Hinda Oceano]], ĉe la orientafrika marbordo, en [[Suda Atlantiko]] en la [[Gvinea Golfo]] kaj en [[Centrameriko|centramerika]] [[Pacifiko]]. La Norda tinuso estas kaptita en Nordeŭropa Atlantiko, ĉirkaŭ Britio kaj la Ruĝa tinuso en la [[Mediteraneo]] ĉeiberia Atlantiko kaj Norda Atlantiko.
 
La [[EU]] distribuas al la landoj la kvanton de tinuso, kiun ili rajtas fiŝkapti. Laŭ tio, [[Hispanio]] rajtas fiŝkapti ĝis 5,568 tunojn, sekve de [[Francio]] (5,494) [[Italio]] (4,336) kaj multe pli sube [[Portugalio]] (524), [[Malto]] (356), Grekio (287) kaj Kipro (155). Laŭ tiuj ciferoj la eŭropuniaj landoj rajtas fiŝkapti 57 % de la atlantika tinuso. Aliaj neeŭropuniaj landoj rajtas fiŝkapti laŭ la Internacia Komisiono por Konservado de la Atlantika Tinuso: inter kvar arabaj landoj ([[Maroko]], [[Tunizo]], [[Alĝero]] kaj [[Libio]]) rajtas 27 %, [[Japanio]] 9 % kaj [[Ĉinio]], [[Kroatio]], [[Koreio]] kaj aliaj 7 %. Grandaj konsumantoj de tutmonda tinuso estas Japanio, kaj multe malantaŭe [[Tajvano]], Francio kaj Hispanio.
 
La ruĝa tinuso draste kaj danĝere malpliiĝas en Norda Atlantiko pro la troa fiŝkaptado, kio povas iĝi ekologia katastrofo. La eŭropaj flotoj krome translokiĝas al Hinda Oceano kaj al Pacifiko. Ekzemple en Hinda Oceano el [[Somalio]] suden multaj ŝipoj malplenigas la maron el tinusoj antaŭ kompliceco de malstabilaj reĝimoj aŭ eĉ piratado.<ref>El País, 8a majo 2008, “El último atún está bajo los piratas”.</ref>
 
==Notoj==
<references/>
 
{{Commons|Category:Scombridae}}