Wiener Neustadt: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Wiener Neustadt''' [vi:ner nojŝtat] ([[hungare]] ''Bécsújhely'' [be:ĉujhej] aŭ ''Bécsi Újváros'') estas urbo en la nordokcidenta parto de [[Aŭstrio]], sude de [[Vieno]], en [[Malsupra Aŭstrio]], ĉe la bordo de rivero ''Fischa'', kun ĉ. 38.000 loĝantoj. La urbo estas grava fervoja punkto.
 
Ĝin fondis la [[Babenberganoj|Babenberga]] [[duko]] [[Leopoldo la 5-a]] [[Babenberganoj]] [[1194]]. Wiener Neustadt akiris urbajn rajtojn en [[1277]] kaj tiutempe havis faman [[monfarejo]]n. La floranta epoko de la urbo estis en la [[15-a jarcento]], kiam ĝi estis sidejo de [[Frederiko la 3-a]], [[Sankta Romia Imperio|romia kontraŭ-imperiestro]]. La urbo tiel ekmalgraviĝis en la [[17-a jarcento]], ke oni malpermesis la elmigradon per imperiestra dekreto.
 
La urbo havis ekde la [[13-a jarcento]] [[fortikaĵo]]n, el kiu restis nur unu turo (el tri), kiu servas nun kiel muzeo (turmenta turo). Aliaj gravaj konstruaĵoj estas la katedralo el la 13-a jc. (''Liebfrauenkirche''), iama [[jezuitoj|jezuita]] kolegio (1737–1743, nun muzeo), la fortikaĵo el la 13-a jc, kie naskiĝis la german-romia imperiestro [[Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Maksimiliano la 1-a]] (1459–1519) kaj kie troviĝas lia tombo. Gravas ankaŭ la Neukloster (Nova Monaĥejo) kun preĝejo el la 13-a jc.