Psikosomatiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
La originoj de la konceptaro de psikosomatiko pli-malpli same aĝas kiel la [[historio de medicino]] entute, kaj ankaŭ en la [[historio de filozofio]] la interrilaro inter korpo kaj animo ekde la [[antikva epoko]] estis centra temo.
 
La termino ''psikosomatiko'' probable unuafoje uziĝis dum la jaro 1818 en la [[germana lingvo]] fare de ''Johann Christian August Heinroth'' (1773-1843). Li provis kompreni ĉiun malsaniĝon en siaj psikaj, korpaj kaj sociaj vivkontekstoj. Estante verva kristano, li moralisme juĝis ĉiun malsanon kiel psika forturniĝo de dio kaj de la "sankta racio", do ne multe diferencis de la antaŭaj religie dominitaj [[mezepoko|mezepokaj]] konceptoj pri malsanoj. Simile misie verva, sed en tre alia direkto, jarcenton poste estis ''Georg Groddeck''. En sanatorio de la eleganta germana kuracurbo [[Baden-Baden]] li kombinis masaĝojn de la korpo kun "malstreĉiĝo de animaj tensioj" per la [[psikoanalizo]]. En siaj libroj li klarigis la fizikajn simptomojn de malsanoj kiel simboloj, per kiuj la de la publika moralo subpremita "forto de la vivo" revidebliĝas. Groddeck per tiu kompreno radikaligis la konceptaron de [[Sigmund Freud]] en ties studoj pri la [[histerio]] de la jaro 1895: „Psika incito, kiu ne adekvate povas esti prilaborita aŭ forkondukita, "saltas" en iun korpoparton, do estas ŝanĝita.“. La korpa sufero laŭ tiu koncepto estas simbolo de iu malkonscia konfliko. La psikoanaliza klarigomodelo poste (parte tre draste) modifiĝis de ekzemple ''Felix Deutsch, Otto Fenichel, Harald Schultz-Hencke, Franz Alexander, Max Schur, Arthur Jores'', [[Alexander Mitscherlich]] kaj aliaj, sed restis gvida por grava kaj ĝis la nuntempo disvastiĝinta branĉo de la psikosomatika medicino.
 
Pliaj impulsoj venis el la aliaj skoloj de la [[profunda psikologio]], el filozofiaj, psikobiologiaj kaj psikofiziologiaj konceptoj. Aparte elstarigendas la medicinisto [[Viktor von Weizsäcker]], kiujn multaj konsideras la "patro" de la moderna konteptaro de psikosomatiko. Krome gravis pluraj aŭtoroj de la "sistema teorio", ekzemple [[Thure von Uexküll]] kaj [[Wolfgang Wesiak]]. Popularaj libroverkistoj kiel [[Thorwald Dethlefsen]] kaj [[Rüdiger Dahlke]] kontribuis pliajn psikosomatikajn klarigoprovojn.