Vikipedio:Prononchelpilo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
* [[Internacia fonetika alfabeto]] (IFA).
 
Por ordinaraj artikoloj IFA ''malrekomendindas''. Esperantaj literoj facile skribeblas kaj legeblas de ĉiuj, eĉ se ili ne tute koincidas kun la fremdaj sonoj. Per la ŝablono [[ŜablonoEkajIFAŜablono:EkajIFA|EkajIFA]] eblas samtempe uzi Esperantliteran prononc-indikon kaj IFAn (la IFA-transskribo videblas kiam oni movas la musmontrilon sur la prononc-indikon).
 
Kelkaj esperantistoj ([[William AULD]], [[André CHERPILLOD]] k.a.) inventis siajn proprajn transskribsistemojn, kiuj baziĝas sur la [[Esperanta alfabeto]] plus kelkaj signoj el la alfabetoj de grandaj eŭropaj lingvoj (''[[ã]]'', ''[[ñ]]'', ''[[ö]]'' k.s.). La Esperanta Vikipedio estu facila kaj internacia. Neniu postulas ke oni posedu aliajn lingvojn ol Esperanton por uzi ĝin. '''Tial ĉiuj literoj ne troviĝantaj en la Esperanta aboco evitendas en Esperantaj prononchelpiloj.''' Se niaj 28 literoj nepre ne sufiĉas, uzu IFA-n. Tamen ekzistas kelkaj plunuancigaj grafikaj rimedoj, kiuj entradiciiĝis en la Vikipedio: