Helpo:Prononcindiko: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: Ĉi tiu paĝo klarigas kiel legi la Esperantajn prononc-indikojn ofte uzatajn en la Vikipedio. Se vi alvenis ĉi tien per ligilo el iu prononc-indiko, kaj volas scii la [[Internacia Fone...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Ĉi tiu paĝo klarigas kiel legi la Esperantajn prononc-indikojn ofte uzatajn en la Vikipedio. '''Se vi alvenis ĉi tien per ligilo el iu prononc-indiko, kaj volas scii la [[Internacia Fonetika alfabetoAlfabeto|IFA]]-transskribon de la prononco, reiru al la antaŭa paĝo kaj movu la musmontrilon sur la prononc-indikon (sen klaki);''' post unu aŭ du sekundoj aperos la IFA-transskribo.
 
La Esperanta prononc-indiko estas proksimuma prononc-indiko, kiu tamen estas pli facile legebla por homoj, kiuj jam povas legi Esperanton: Ĉiu litero estas legata kiel en Esperanto; kursiva litero montras, ke temas pri sono, kiu ne ekzistas en Esperanto, sed kiu estas simila al la Esperanta sono de la kursiva litero. Majuskloj montras la akcentitan silabon. Superskribita "n" montras ke la antaŭa vokalo prononciĝas naze. Dupunkto montras ke la antaŭa litero prononciĝas longe.