Diskuto:Pronomo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jim Henry (diskuto | kontribuoj)
Plia ekzemplo kaj evidento pri la "troa precizeco" de la lastatempaj aldonaĵoj
Linio 39:
Prave. La du unuaj aldonoj estas tute balastaj, kaj cetere la dua nekomprenebla! (?) (Eliott)
 
----
== troa precizeco ==
 
Bone, al mi ne estas troa precizeco, estas nur precizeco. Vere la unua persono ne estas kiu parolas, ĉar se mi diras: "Joahano kaj Mario eksediziĝis". Kiu parolis? Certe mi, mi estas la persono kiu parolas, sed MI ne estas en la frazo. Al kiu mi diris "Joahano..."? Ja al vi, sed VI ne estas en la frazo. Do la tradicia formo de diri la personecon de pronomoj estas netaŭga.
 
: Sed pri tiu ekzempla frazo via, oni ne parolus pri unua aŭ dua persono. La tri "personoj" referas (en ĉi tiu artikolo) al pronomoj, kaj via ekzempla frazo havas nenian rilaton al la temo de ĉi tiu artikolo.
 
: Se mi diras "Mi scivolas, ĉu vi konas ŝin." - tiam la tri ''pronomoj'' (mi, vi, ŝin) rilatas al 1. la parolanto mem (mi), 2. la alparolato (vi) kaj 3. iu alia. Do, kio estas malĝusta en la terminoj unua, dua, kaj tria persono, aŭ en la pli simpla priskribo en antaŭa versio de ĉi tiu artikolo?
 
: Kaj eĉ se la tradicia terminoj estus iel maltaŭgaj - nu, ne estas la devo de Vikipedio korekti la lingvouzon, sed registri tion, kiel homoj fakte uzas la lingvon. Do, mi pensas ke viaj aldonaĵoj aldonas nenion, kiel diris ankaŭ Eliott. --[[Vikipediisto:Jim Henry|Jim Henry]] 21:18, 9. Sep 2004 (UTC)
Reiri al la paĝo "Pronomo".