Literatura rondo fondita en Milano (Italio) en majo 1969, fare de [[Giorgio SilferSILFER]] kaj Manuela Bottiglioni, al kiuj preskaŭ tuj aldoniĝis [[Carlo MinnajaMINNAJA]] kaj [[Nicolino RossiROSSI]]. Ĝi celis kunigi Esperanto-verkistojn kun komuna itallingva kultura fono.
En sia plej vasta momento ĝi konsistis el sep verkistoj: [[Tazio CarlevaroCARLEVARO]], [[Clelia ConternoCONTERNO GuglieminettiGUGLIELMINETTI]], [[Gianluigi GimelliGIMELLI]], Carlo Minnaja, [[Gaudenzio PisoniPISONI]], Nicolino Rossi, Giorgio Silfer. Rossi kaj Carlevaro estis Patrolestroj, unu post la alia. Al poemoj de Conterno, Gimelli, Rossi kaj Silfer [[Gianfranco MOLLE]] originale komponis muzikon por sia kasedo "La poezio de La Patrolo", eldonita de [[LF-koop]] (1980).
La rondo fondis en 1970 la revuon [[Literatura Foiro]]. Ĝi aktivis ankaŭ per libroeldonado, teatro kaj literaturpremioj.