Esperanto-movado en Aŭstrio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Mistajpo che SCHLEYER
korekto de mistajpo
Linio 108:
''Noto.'' La artikolo estis kompilita laŭ la detala kronologia manuskripto de Hugo STEINER kun kelkaj kompletigoj kaj komentarioj de la redaktoro.
''Laborista movado.'' Laŭ arti-kotoartikolo de J. F. J. en "La Socialisto" (1927, p: 23.) la lab. movado en Wien naskiĝis 1912, kiam oni fondis "Bohema E-Societo Frateco", kiu konsistis nur el laboristoj kaj preskaŭ ĉiu membro apartenis al alia nacio. En aliaj partoj de la nuna Aŭ. antaŭ la milito, montriĝis nur etaj signoj de aparta lab. E-movado. Post la milito la plifortiĝo de la socialdemokratio en Aŭ., kaj ĉefe en Wien, (du trionoj de la loĝantaro socialistoj), multe favoris la disvastiĝon de E. Kvankam ne ĉiuj gvidantoj de tiu partio konsideris E-n grava socia faktoro, tamen E havis vastan terenon en la laboristaj medioj, kaj por parto de la sukcesoj oficialaj aŭ duonoficialaj oni ŝuldas al socialista influo.
 
En 1922 fondiĝis en Linz la Aŭstria Laborista Ligo, kies sidejo fariĝis post unu jaro Wien. En 1924 ĝi estis reorganizita kaj ricevis la nomon Aŭstria Lab. Ligo E-ista (ALLE). En 1924 fondiĝis samcela organizo, la Socialde-mokrata E-Federacio de Aŭstrio (SE-FA) sed en 1927 ĝi kunfandiĝis kun ALLE kaj de tiu tempo la lab. E-movado montris konstantan kreskon ĝis 1933-34, pri kiu atestas la jenaj nombroj: