Nacia Biblioteko de Dieto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
parte traduko el ja:国立国会図書館 2008年5月17日 (土) 05:25 Opponent,Safkan ,Album
Linio 1:
[[Dosiero:Japanese National Diet Library-2007.jpg|thumb|right|240px|Ĉefa biblioteko de la Nacia Dieta Biblioteko en Tokio]]
[[Dosiero:National_Library_Kansai.jpg|thumb|right|240px|Branĉo ''Kansaj-kan'' de la Nacia Biblioteko de Dieto]]
La '''Nacia Biblioteko de Dieto''' aŭ '''nacia parlamenta biblioteko''' ([[japana lingvo|japane]]: 国立国会図書館 [kokuricu kokkaj toŝokan] ;[[Transskribado Hepburn|Hepburn]]: ''Kokuritsu Kokkai Toshokan''), establita en [[1948]] por helpi al membroj de la [[Nacia Dieto de Japanio]] (japane: 国会 ''Kokkaj''), t.e. la parlamentanoj, esplori aferojn pri la publika politiko, estas la nura [[nacia biblioteko]] en [[Japanio]]. La [[biblioteko]] havas similan celon al la [[Usono|usona]] [[Biblioteko de Kongreso]].
 
La Nacia Biblioteko de Dieto konsistas el du ĉefaj konstruaĵoj, unu en [[Nagataĉō]] en [[Ĉijoda-kvartalo]] en [[Tokia Metropolo]] kaj la alia en la [[Seika]]-urbeto en [[Soraku-distrikto]] en [[Kioto (prefektujo)|Kioto]], plus aliaj branĉaj bibliotekoj.
 
Kiel la nacia biblioteko de Japanio, NBD kolektas kopiojn de ĉiuj publikaĵoj eldonitaj en Japanio. Plue, ĉar NBD servas kiel [[esplorbiblioteko]] por parlamentanoj, iliaj dungitoj, kaj la ĝenerala publiko, ĝi havas ankaŭ grandan kolekton da materialoj publikigitaj en fremdaj lingvoj pri vasta aro da temoj.
 
== Historio ==
La Nacia Biblioteko de Dieto originas eltri memstaraj bibliotekoj: La Biblioteko de [[Ĉamblo de Reprezentantoj de Japanio|Ĉamblo de Reprezentantoj]], La Biblioteko de [[Ĉambroj de Nobeloj]], kiuj establiĝis ĉe la kreo de [[Imperia Dieto]] en [[1980]]; kaj [[Imperia Biblioteko]](Ueno-Biblioteko) kiu estas establita de [[Ministerio pri Edukado]].
 
La potenco de la Dieto en Japanio antaŭ [[Dua Mondmilito]] estas limigita, kaj ĝia neceso de informoj estis malgranda.
 
Post malvenko en la [[Dua Mondmilito]], la [[Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj|GHQ/SCAP]] konsideris ke reformo de la sistemo de Biblioteko de Dieto estos grava parto de demokratigo de Japanio. En [[1947]] establiĝis la [[Konstitucio de Japanio]] kiu havas pli demokratajn karakterizaĵojn ol [[Meiji-Konstitucio]]. Samtempe de la konstitucio, establiĝis la [[Leĝo pri Dieto]] kiu difinas establadon de Biblioteko de Dieto. Tamen ĝia kapablo ne sufiĉa por ke ĝi helpu al parlamentanoj esplori.
 
La Dieto adoptis konsilon de sendito el Usono, kaj kreis la [[Leĝo pri Nacia Biblioteko de Dieto|Leĝon pri Nacia Biblioteko de Dieto]]. Do, la biblioteko havas similan celon al la usona [[Biblioteko de Kongreso]].
 
Je [[25-a de februaro]] [[1948]] komenciĝis Nacia Biblioteko de Dieto. [[Kanamori Tokujiro]] kiu estis La Ministro pri Konstitucio, iĝis la 1-a estro de la biblioteko. [[Nakai Masakazu]] kiu estis la estro de urba biblioteko de [[Onomiĉi]], iĝis la 1-a vicestro de la biblioteko.
Je [[5-a de junio]] la Nacia Biblioteko de Dieto oficiale komenciĝis.
 
[[Kategorio:Bibliotekoj]]