Nacia Biblioteko de Dieto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Trojo (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Trojo (diskuto | kontribuoj)
Linio 14:
Post malvenko en la [[Dua Mondmilito]], la [[Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj|GHQ/SCAP]] konsideris, ke reformo de la sistemo de Biblioteko de Dieto estos grava parto de demokratiigo de Japanio. En [[1947]] establiĝis la [[Konstitucio de Japanio]] kiu havas pli demokratiajn karakterizaĵojn ol la [[Meiji-Konstitucio]]. Samtempe kiel la konstitucio, establiĝis la [[Leĝo pri Dieto]] kiu difinas establadon de Biblioteko de Dieto. Tamen ĝia kapablo ne sufiĉis por ke ĝi helpu al parlamentanoj esplori.
 
La Dieto adoptis konsilon de sendito el [[Usono]], kaj kreis la [[Leĝo pri Nacia Biblioteko de Dieto|Leĝon pri Nacia Biblioteko de Dieto]]. Do, la biblioteko havas similan celon al la usona [[Biblioteko de Kongreso]].
 
Je [[25-a de februaro]] [[1948]] komenciĝis Nacia Biblioteko de Dieto. [[Kanamori Tokujiro]] kiu estis La Ministro pri Konstitucio, iĝis la unua estro de la biblioteko. [[Nakai Masakazu]] kiu estis la estro de urba biblioteko de [[Onomiĉi]], iĝis la 1-a vicestro de la biblioteko.