Antropozofio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 30:
La historio de la antropozofia idearo komenciĝis dum la jaro [[1902]], kiam [[Rudolf Steiner]] iĝis gvidanto de la germana sekcio de la "Teozofia Societo", kaj kadre de tiu societo evoluigis siajn novajn filozofiajn ideojn. Pro pli kaj pli da diferencoj kun la internacia prezidantino de la societo, ''Annie Besant'', kiu precipe favoris idealigi la junan ''[[Jidu Kriŝnamurti]]'' kaj nomis lin la nova "[[mesio]]", Steiner en [[1913]] forlasis la societon. En [[Kolonjo]] li fondis la [[Antropozofia Societo|Antropozofian Societon]], al kiu aliĝis plej multaj el la teozofoj en Germanio kaj iom post iom ankaŭ pli multaj alilandanoj. En tiu konteksto Rudolf Steiner ŝanĝis la nomon de sia idearo de "teozofio" al "antropozofio".
 
Dum la sama jaro [[1913]] en [[Dornach]] apud [[Bazelo (urbo)|Bazelo]] ([[Svislando]]) ekkonstruiĝis kongresejo kaj centra sidejo de la Antropozofia Societo, kiu honore al la literatura verkisto, natursciencisto kaj filozofo [[Goethe]] ricevis la nomon ''[[Goetheanum]]''. Paralele al tio ekestis multfacetaj sociaj kaj kulturaj aktivecoj de la antropozofoj. Dum la jaro [[1919]] [[Emil Molt]], direktoro de la cigareda fabriko ''[[Waldorf-Astoria]]'', en [[Stutgarto]] fondis la unuan [[Valdorfa Pedagogiolernejo|valdorfan lernejon]] - por la infanoj de la fabrikaj laboristoj kaj oficistoj, kun pedagogie revoluciaj konceptoj. Steiner mem iĝis estro de tiu pionire novstila lernejo. En [[1921]] fondiĝis la farmakologia firmao ''[[Weleda]]'' [Veleda], kiu produktas kaj distribuas antropozofiajn kaj [[Homeopatio|homeopatiajn]] [[medikamento]]jn kaj [[kosmetikaĵo]]jn. Sekvajare, en [[1922]] grupo da [[teologo]]j fondis la [[La Komunumo de Kristanoj|Komunumon de Kristanoj]], movado por renovigo de la [[kristanismo]] kun antropozofia fokuso.
 
Samtempe grupiĝis kontraŭantoj kontraŭ la novaj ideoj. Dum la [[silvestro|silvestra]] nokto de [[1922]]/[[1923|23]] la el ligno konstruita [[kongresejo]] ''Goetheanum'' komplete detruiĝis pro [[fajro]]. Rudolf Steiner sekve de tio konceptis novan, konstruaĵon el [[betono]], kiu nur dum la jaro [[1928]] finkonstruiĝis. En la jaro [[1923]] ankaŭ la la Antropozofia Societo reorganiziĝis kaj fariĝis tegmenta asocio de sendependaj naciaj Antropozofiaj Societoj en multaj landoj de [[Eŭropo]]. Rudolf Steiner iĝis [[prezidanto]] kaj krome gvidanto de la nova "Libera Altlernejo por Spirita Scienco" ([[germana lingvo|germane]] ''Freie Hochschule für Geisteswissenschaft''). Post la morto de Steiner en la jaro [[1925]] ''Albert Steffen'' transprenis tiun postenon.
Linio 40:
=== Post la dua mondmilito ===
 
Post la [[dua mondmilito]] kaj la fino de la naziisma [[diktaturo]] la antropozofia movado, kies centro en [[Svislando]] restis nedetruita, rapide sukcesis redisvastiĝi en [[Germanio]] kaj [[Aŭstrio]]. Fokusoj de la antropozofiaj aktivecoj restis la vivosferoj [[Valdorfa Pedagogiopedagogio|pedagogio]], [[Antropozofia Medicinomedicino|medicino]] kaj [[Biodinamika agrikulturo|agrikulturo]] (inter alie sub la marko ''Demeter'').
 
Tutmonde ekestis multaj valdorfaj lernejoj kaj infanĝardenoj: nuntempe temas pri pli ol 900 lernejoj en ĉirkaŭ 60 landoj. Banko kun antropozofia fono ekestis en la jaro [[1960]] en [[Bochum]] (Germanio) - ĝi [[germana lingvo|germane]] nomiĝas ''GLS-Gemeinschaftsbank'' (GLS = "Geben-Leihen-Schenken"), [[Esperanto|esperante]] do ''"Komunuma Banko Doni-Prunti-Donaci"'' ... iom nekutima titolo por banko. Dum la jaro [[1969]] ekestis la unua antropozofia [[hospitalo]] en [[Herdecke]] (Germanio), tiutempe medicine revolucia institucio. Ankaŭ la [[universitato]] [[Witten]]-[[Herdecke]], la unua privata universitato de Germanio, havas precipe antropozofiajn fondintojn. Nuntempe laŭ informoj de la Antropozofia Societo tutmonde ekzistas pli ol 10 000 antropozofiaj institucioj en 103 landoj.