Franko Luin: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
Ekde 1989 li gvidis la entreprenon Omnibus Typografi kun grafikaj produktoj: presaĵoj kaj poste ankaŭ retpaĝoj. Li komencis desegni komputilajn literojn, kaj fariĝis konata pro siaj tiparoj inter grafikistoj en la tuta mondo. Kiel evoluo de la tiparoj li ankaŭ komencis publikigi librojn elektronike. Li aparte interesiĝis pri malnovaj libroj ne plu haveblaj, ekz. pri svedaj aŭtoroj el la 19a jarcento, sed ankaŭ pri libroj en Esperanto kaj en la slovena, interalie pri nova literaturo kaj pri kelkaj libroj kiuj ne publikiĝis papere, kaj li havis kontakton kun pluraj nuntempaj slovenaj aŭtoroj.
 
Franko interesiĝis pri revuoj. Jam en la juneco tiu intereso montriĝis tiel ke li uzis parton de la pormanĝa kaj poraŭtobusa mono por aĉeti revuojn, kiam li iris al la lernejo. En la 1990-aj jaroj, kiam interreto ekuziĝis, li aranĝis kolekton da 15000 ligoj al revuoj en la tuta montomondo, nomitan ”Kiosko”, kio fariĝis fundamento de biblioteka sistemo.
La intereso pri Esperanto de Franko estis fadeno tra la vivo. 1969 li kune kun la edzino Ulla organizis IJK en Tyresö. Li tradukis kantotekstojn en Esperanton, kaj mem verkis poezion en la lingvo. Li estis estrarano de Sveda Esperanto-Federacio, i.a. kiel prezidanto kaj redaktoro de La Espero. Kiam li ne redaktis La Esperon li helpis pri la grafika aspekto de la revuo. Dum periodo li estis komitatano de UEA. Lia grafika kaj komputila scioj faris lin antaŭulo de interretaj aferoj en Esperantio.