Gunnar R. Fischer: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kunar (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
Kunar (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''Gunnar R. FISCHER''' ([[Vikipediisto:Kunar]]) lernis Esperanton kiel duan gepatran lingvon de sia patro. Naskita en [[Münster]] ([[Vestfalio]], parto de [[Germanio]]) kaj kreskita en [[Nordwalde]] ĉe Münster, li translokiĝis post la lernejo al [[Paderborn]] por studi tie en la universitato ekonomikan informadikon. De [[1996]] ĝis [[2003]] li estis kunorganizanto de la [[Internacia Seminario]] (IS), unu de la plej grandaj junularaj [[Esperanto-Renkontiĝo|Esperanto-renkontiĝoj]], kiu okazas ĉiujare ĉirkaŭ silvestro. Dum kvin jaroj li ankaŭ estis en la estraro de la [[Germana Esperanto-Junularo]] (GEJ).
Intertempe [[Esperanto-muziko]] ricevas pli kaj pli grandan gravecon por li. Li surmetas sub la nomo [[DĴ Kunar]] la muzikon en diskoteko, sidas kiel produktanto antaŭ la hejma komputilo kaj rolas kiel kantisto en la rokgrupo "[[La Kuracistoj]]". Plie li recenzas KDjn kaj estas libera kunlaboranto de la Franca muzikeldonejo "[[Vinilkosmo]]": Tie li plenigas multspecajn taskojn kiuj koncernas novajn publikigojn - de la estigo de kontaktoj inter artistoj kaj eldonejo kaj la prijuĝado de demomaterialo ĝis la plej diversaj aktivecoj en la interreto.
|