Ekspresionismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Por atingi la eksteran esprimon de la internaj sentoj, la ekspresionisma arto-esprimo ofte deformas la eksteraĵon de la temo, por elstarigi trajtojn, kiuj estas influataj de la internaj, aŭ tiajn trajtojn analogie konformajn al la interna vivo.
 
Praktike, ekspresionismo ne simple forigas la naturalisman arton, sed klopodas por pli da profundeco je la temo. Do historie ekspresionismo jam konstateblas ĉe pentristoj de la antikveco. Tiusence oni rajtas diri, ke troviĝas ia ekspresionismo ĉe artistoj de la praa [[Egipto]], de [[Mezepoko]], de [[Renesanco]], notinde en provaĵoj de [[Leonardo da Vinci]] aŭ en la elokventa stilo de [[Mikel-AnĝeloMikelanĝelo]], de la manierismo, de la baroko, ktp.
 
Modernepoke unue mirindis la ekspresionismo de pentraĵoj de la hispano Goya (1746-1828). Je la fino de la 19-a jarcento la [[postimpresionismo]] de ([[Paul Cézanne|Cézanne]], [[Paul Gauguin|Gauguin]]) kaj de [[Van Gogh]] starigas la trajtojn de la ekspresionismo laŭ la nun senco. Influitaj de ĉi la postimpresionismo kaj de la [[faŭvismo]] [[Picasso]], [[Rouault]], [[Modigliani]], [[Ensor]] kaj aliaj konstruus la modernan arton de la 20-a jarcento.