Entombigo de L. L. Zamenhof: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
Malfermis la procesion la unua florkrono, en la nomo de ĉiuj esperantistoj en Polujo, portita de [[Edvardo Wiesenfeld]]. La dua, portita de [[Adolf Oberrotman]], estis en la nomo de [[UEA]]. La trian nome de ĉiuj germanaj esperantistoj portis majoro [[von Neubarth]], tiutempa havenkomandanto en Varsovio. Krom tio akompanis la veturilon [[Antoni Grabowski|Grabowski]], [[Kabe]], [[Leo Belmont|Belmont]] k. a. El la familio sekvis: [[Klara Zamenhof|la vidvino]], la filo [[Adamo Zamenhof|Adamo]] kaj filino [[Lidja Zamenhof|Lidja]]. ([[Sofio Zamenhof|La alia filino]] estis tiam en Ruslando.) La procesio iris tra multaj stratoj de Varsovio, interalie ankaŭ tra strato Dzika, kie antaŭ [[Dzika 9|n-ro 9]] oni haltis.
 
Sur la [[Hebrea tombejo de Varsovio|tombejo]] estis jam pli multaj homoj; kelkaj aliĝis ĉe strato Dzika, aliaj venis senpere al la tombejo. Post ĉiuj religiaj ceremonioj, plej solenaj, oni starigis tribunon, sur kiu adiaŭis la mortinton: Neubarth (nome de la germanaj esperantistoj), Leo Belmont (polaj esperantistoj) kaj Grabowski (tutmonda esperantistaro). Poste en la sama ordo la procesio iris al la tombo. La ceremonio daŭris kelkajn horojn kaj estis finita per ''[[La Espero]],'' kantita de la esperantistaro. Kelkajn tagojn poste la kinematografejo "Filharmonio" en Varsovio montris filmon pri la tuta ceremonio.
 
{{EdE|E}}