Literatura Foiro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''''Literatura Foiro''''' estas grava kultura revuo en esperanto. La revuo gastigas precipe beletron, sed ankaŭ muzikon, teatron, kinon, sociologion, lingvistikon, kulturpolitikon.
 
La revuo estis fondita de la literatura rondo "La Patrolo" en [[Milano]], [[1970]]. De tiam ĝi aperas regule ĉiun duan monaton (en [[1987]] eĉ pli ofte), kaj atingis la 232an233an numeron en aprilojunio [[2008]]. La ĉefredaktoroj de LF estas: [[Giorgio Silfer]] ([[1970]]-[[1980]]), [[Perla Martinelli]] ([[1980]]-[[1995]]), [[Ljubomir Trifonĉovski]] ([[1996]] ĝis nun). Ekde 1980 la revuo apartenas al la eldonejo [[LF-koop|Kooperativo de Literatura Foiro]].
 
Literatura Foiro estas delonge la plej kontinua kaj fakte la plej influa kultura revuo en esperanto: ĝi estas ankaŭ la plej longdaŭra, ĉar neniu literatura aŭ kultura revuo superis tridek jarkolektojn senpaŭze.
 
Kiel organo de [[Esperanta PEN-Centro]] ekde [[1991]], ĝi arigas ĉirkaŭ si la plej interesajn verkistojn kaj publicistojn. Samtempe ĝi estiĝis la centro de la opinimovado "[[Raŭmismo]]" kiu kondukis ĝis la Pakto por la Esperanta Civito, [[Civito de Esperantio| Esperanta Civito]].