Hilda Dresen: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Marvin (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Marvin (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Hilda DRESEN''', /estis/ (ps Hido) (naskiĝis la [[11-a de majo|11-an de majo]] [[1896]] en [[Kolga]], [[Harjumaa]], mortis la [[5-a de februaro|5-an de februaro]] [[1981]] en [[Tallinn]]) estis esperantista poetino, [[Estonio|estonino]], [[Sovet-Unio|sovetianino]], radiotelegrafistino.

Esperantisto de [[1913]]. Kunlaboranto de ''[[Literatura Mondo]]''. Ektradukis en [[1922]]. Ŝi estis nia plej aktiva verkistino. Estis honora membro de [[UEA]].

Ŝiajn verstradukojn karakterizas instinkte radika ritma sento, riĉa rimtrova preteco, vivanteco de la lingvo, kaj ia individueca ĉarmo de l' esprimmaniero. Tamen kelkfoje sentiĝas ia stila rigideco, ia lingva malflekseblo en ŝiaj tradukoj. Ĉi tiu manko ne ĝenas en ŝiaj originalaj poemoj, kiuj plejparte aperis en ''[[Literatura Mondo]]''. En ili ekparolas la melankolio de l' malgajaj nordaj pejzaĝoj, melankolio, kies sincerecon kaj sanecon pruvas ĝuste la maloftaj, sed impetaj ekjubiloj de l' vivĝojo kaj vivovolo. Pri ŝia vasta kulturo atestas ŝia plurlingva literatura orientiĝo. (Ŝi tradukis el la estona, liva, rusa, germana lingvoj.) Ŝiajn tradukojn ampleksas la jenaj volumoj: Marie Under: ''Elektitaj versaĵoj'' ([[1929]]), J. Barbarus: ''Horizontoj'' ([[1931]]), ''Estonaj kantoj'' ([[1931]]), ''Estona Antologio'' ([[1932]]). TOTSCHE.
Linio 8:

"Ŝi rigardas sin plie tradukinto ol originala poeto. Ŝi ne estas prava. Ŝiaj tradukoj ja estas neproporcie pli multaj kaj ankaŭ pli konataj: kiu ne rememorus la belegan Visnapuu-tradukon:
''Orflava estas park', orflava estas koro'',
''Du paŝoj en pereo ora.''
''Orflava estas voj', orflava estas koro'',
''Jen paro en pereo ora.'' -
sed laŭ mia sento, ŝia talento montriĝas plej libere ĝuste en ŝiaj propraj poemoj. En ili ŝia lingvo estas ankoraŭ pli elasta, pli esprimiva, pli harmonia.
Melanklolio estas la grundtono de ŝia poezio. melankolio pri si kaj pri la homoj. Sed tio ne estas plorema sentimentaleco. Ĝi simils al la morna koloro de la ĉielo, tra kiu oni esperas, volas lumon. Tiu lum-espero donas tute apartan nuancriĉon eĉ al la grizo, kaj en ŝiaj printempaj bildoj ĝi tremas en la ĝojo de plenumiĝo."

En la lastaj du jardekoj de ŝia vivo oni nomis ŝin patrino de la estonaj esperantistoj.

==Verkoj==
Linio 43 ⟶ 45:

[[Kategorio:Estonaj esperantistoj|DRESEN, Hilda]]
[[Kategorio:Sovetiaj esperantistoj|DRESEN, Hilda]]
[[Kategorio:Naskoj de 1896|DRESEN, Hilda]]
[[Kategorio:Mortoj de 1981|DRESEN, Hilda]]