Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ismo (diskuto | kontribuoj)
Kio estas "fono de nomo"?
Neniu resumo de redakto
Linio 46:
----
Saluton, mi ĵus legis vian aldonon al "kiam esperantigi...". Kion vi celas per "fono de nomo"? --[[Vikipediisto:Ismo|Ismo]] 23:54, 26. Dec 2004 (UTC)
 
 
==Estimataj Administrantoj, saluton!==
Kial mi skribas al vi ĉi tiun amasan leteron? Fakte ĝi estas plendo.
 
Ĉu vi povus, mi petas vin ĉiujn, rigardi al la [[Vikipedista_diskuto:Petr_Tomasovsky]] kaj [[Vikipedista_diskuto:Jan]]??? Ankaŭ [[Diskuto:Maria_Teresia]].
 
Mi opinias, ke tiu ĉi Vikipedisto AROGAS (en plena senco de la nocio difinita en PIV) ĉiujn regulojn kaj kutimajn procedojn en Vikipedio.
 
Almenaŭ en alilingvaj Vikipedioj la administrantoj klopodas pri kunordigo de ĉiuj trovitaj informoj al koncerna artikolo.
 
Ja la vero, kvankam estas iu aŭ io kontroversa, devas esti en la enciklopedio priskribita el ĉiuj eblaj vidpunktoj. Ja NEŬTRALECO de la enciklopediaj artikoloj estas unu el la bazaj principoj de Vikipedio. Per tia neŭtrala sinteno ni ja proksimiĝas al la VERO pri la artikolaj temoj kaj krome montras al la neesperantista mondo, ke ni ne estas ĉiuj nur fanatikaj verduloj, sed ke ni uzas nian lingvon sammaniere objektive kaj praktike kiel ĉiuj aliaj lingvo-uzantoj de ajn lingvo.
 
Ĉu oni toleru krome VULGARAN traktadon inter la Vikipedistoj?
 
Kio koncernas la komunikadon inter [[Vikipediisto:Jan|Jan]] kaj [[Vikipediisto:Petr_Tomasovsky|Petro]], la neŭtralan vidpunkton montris unusola plia diskutanto [[Vikipediisto:Narvalo]] - jen lia lasta vorto[[Petr_Tomasovsky#Petro| Ŝajnas, ke ŝi rajtis iĝi imperiestrino..ktp]]. Lia racia aliro, mi pensas, fontas el scio de aliaj lingvoj, nur de Esperanto.
 
Krome Petro ne skribas enciklopediajn artikolojn (kiujn li nomas „detala biografio“), sed simplajn listoj de amasigitaj datoj kaj eventoj.
 
Mi havas tiun ĉi labor-planon:
[[Diskuto: Maria Tereza (Aŭstria)]]
 
Mi scivolas pri viaj reagoj.
Jan
--[[Vikipediisto:Jan|Jan]] 17:35, 17. Jun 2005 (UTC)