Historio de Moskva Ŝtata Universitato: Malsamoj inter versioj

e
sen resumo de redaktoj
e
Malgraŭ ĉi tio, la universitata scienco entute atingis seriozajn sukcesojn en 20-30aj jaroj. Ĝis jaro [[1941]] nur sur taga fako studis ĉirkaŭ 5000 studentoj. Pli ol 30 profesoroj kaj sciencaj laborantoj fariĝis efektivaj membroj de la Akademio de sciencoj. Sciencistoj de la universitato kreis lernolibrojn por meza kaj alta lernejo.
 
Pro la [[Dua MonmilitoMondmilito]] de jaroj [[1941]]-[[1945]] ekde oktobro de jaro 1941 la universitato troviĝis en evakuado, dekomence en [[Aŝĥabado]], ekde somero de jaro [[1942]] en [[Jekaterinburg]] (tiam nomita kiel Sverdlovsk). En Moskvon la universitato revenis nur en printempo de jaro [[1943]], kvankam studadoj kun restintaj en la ĉefurbo studentoj rekomenciĝis tiu post la frakaso de la faŝistaj trupoj apud Moskvo.
 
Dum jaroj de la milito la universitato preparigis pli ol 3 mil da specialistoj. Sciencistoj de MŜU per siaj sciencaj atingoj faris gravan kontribuon en defendon de la lando kaj evoluon de ĝia ekonomiko. Dum la milita jarkvaro en MŜU estis plenumita pli ol 3 miloj da sciencaj entreprenoj. En ili estis pliperfektigo de aviadilkonstruado kaj direktado de maraj ŝipoj, fondigo de teorio de precizeco de artileria pafado kaj pafado al areoj, provizo de signaloj de preciza tempo por la tuta lando, invento de eksplodaĵoj. En medicinan praktikon estis enkondukita "trombin" - kuracilo, plirapidiganta koaguladon de sango; estis komencitaj laboroj pri esploro de [[uranio]]; geologoj trovis en Centra [[Azio]] grandajn minkampojn da volframo, progresigis elpumpadon de [[nafto]]; geografoj provizigis la armeon per mapaj materialoj k.t.p. Sociaj sciencistoj faris grandan kontribuon en plifortigon de morala spirito de la armeo kaj la popolo. En dokumentoj de Nurenberga kaj Tokia militaj tribunaloj, juĝintaj faŝistajn krimulojn, estis rezultoj de esploroj de juristoj de MŜU, ekzemple, pri individa krima respondeco de la eksaj faŝistaj estroj.
10 775

redaktoj