Historio de Germanio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 34:
== Germana Imperiestra Regno ekde 1871==
 
La unuiĝo de Germanio okazis en la epoko de la prusa ĉefministro [[Otto von Bismarck]] (ekde [[1862]]). Kiam Prusio kun aliaj nordgermanaj ŝtatoj forlasis la Germanan Federacion en [[1866]], ĉar diversaj provoj pri unuiĝo ne sukcesis, Aŭstrio kun precipe sudgermanaj aliancanoj deklaris la militon. Prusio venkis en julio 1866 apud [[KönigsgrätzKöniggrätz]] en Bohemio, aneksis plurajn malamikajn germanajn ŝtatojn sed lasis Aŭstrion, kaj en [[1867]] instalis [[Nordgermana Federacio|Nordgermanan Federacion]] sub prusa gvido.
 
Kiam en [[1870]] la franca imperiestro [[Napoleono la 3-a]] atakis Prusion, la sudgermanaj ŝtatoj kontraŭ la supozo de Napoleono aliĝis al Prusio. Dum la [[Francia-Prusia Milito]] fondiĝis la (dua) [[Germana Regno]], per la aliĝo de la sudgermanaj ŝtatoj al la [[Nordgermana Federacio]], kiu fakte ricevis novan nomon.