Historio de Germanio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
Dum la unua jarcentro a.K., ĝermanaj triboj migris suden de norda Eŭropo laŭ la [[Rejno]] Rivero kaj ĝis la [[Danubo]]. Estis militoj inter la romianoj kaj la ĝermanoj. [[Tacito]], romia historiisto, skribis, ke la ĝermanaj viroj estis blondaj kaj virecaj, ke ili estis decaj kaj moralaj en la familia vivo, ke ili estis kuraĝaj kiel militistoj, prudentaj kiel kultivistoj, kaj ili praktikis specon de [[demokratio]]. La romianoj fondis multajn urbojn kaj koloniojn ĉe la ĝermanaj triboj, ([[Treviro]], [[Kolonjo]], [[Majenco]], [[Aŭgsburgo]], [[Ratisbono]], [[Vieno]]), kaj fine instalis du provincojn kun la nomo ''Germania'' (supra kaj malsupra). Sed ili neniam konkeris la tutan teritorion loĝatan de ĝermanoj.
 
En [[450]], [[Atilo]] kaj la hunoj invadis Ĝermanion. Tiam multaj slavoj migris en Orientan Ĝermanion, kaj multaj ĝermanoj, la [[visigotoj]], la [[burgondojburgundoj]], kaj la [[frankoj]], migris en [[Francio|Francion]]. En [[486]], [[Kloviso]] fondis la Frankonan Regnon, kaj je [[800]], [[Karlo la Granda]] fariĝis imperiestro de Romio. Lia "ĉefurbo" (preferata restadejo) estis [[Aĥeno]].
 
La etnogenezo, la estiĝo de la "germana popolo", estis longdaŭra [[procezo]]. Post la partigo inter romanidlingva okcidento kaj ĝermanlingva oriento, la orientfrankona regno fariĝis la lulilo de posta Germanio.