Henri Paul Vatré: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Henri VATRÉ''' (naskiĝis en [[1908]]; mortis la [[15-a de decembro|15-an de decembro]] [[1998]] en [[Le Lignon]] apud [[Ĝenevo]]) estis [[svisa esperantisto]].
 
Li laboris en 1933-1934 du jarojn en [[Budapeŝto]] ĉe la eldonejo [[Literatura Mondo]]. Inter 1959 kaj 1962 liaj recenzoj, poemoj kaj rememoroj aperadis en [[La Nica Literatura Revuo]]; eĉ novelo, ''La kimra biblio'' (kiun [[Kalocsay]] tradukis en la hungaran). Por [[Stafeto]] li kuntradukis (1958) ''La floroj de l' malbono'' de [[Baudelaire]] kaj verkis, pseŭdonime kiel [[Henri BAUPIERRE|'''Henri Baupierre]]''', la pastiĉaron ''Specimene'' (1962), kies stilparodioj pri kvardeko (!) da E-verkistoj pruvis la jaman maturecon de literaturo kun tiom da distingeble propraj voĉoj.
 
Liaj postaj verkoj aperis plejparte ĉe [[Iltis]], i.a. ''[[Neologisma glosaro]]'' (4 eldonoj ekde 1983), tradukoj el la romanoj ''Nokta flugo'' (1983) kaj ''Tero de la homoj'' (1985) de [[Antoine de Saint-Exupéry|Saint-Exupéry]], ''Vort-statistikaj esploroj'' (1986) kaj la poemaro ''Disaj gutoj'' (1989). Por [[UEA]] li redaktis kun [[Reto Rossetti]] duvoluman antologiegon de la Esperanta novelarto, ''Trezoro'' (1989).
 
Kun karakteriza modesto, Vatré akceptis provlegi kaj prikonsili multajn E-eldonaĵojn, de Stafeto kaj aliaj. Li i.a. indeksis la aŭtoritatan konsultverkon [[Esperanto en perspektivo]] (1974) kaj publikigis diversloke zorgajn vort-statistikajn esplorojn tra la verkoj de dekoj da E-aŭtoroj. Ĉion ĉi li skrupule plenumadis malgraŭ pli kaj pli regresa vidpovo. Laŭ omaĝa frazo de [[Juan Régulo Pérez|Régulo]], Henri Vatré "''ade mallumigis siajn okulojn por heligi la Esperantan literaturon al nunaj kaj venontaj generacioj''".
 
==Eksteraj ligoj==
* [http://www.ipernity.com/blog/risho/58813 Eseo: Henri Vatré en la servo de la esperanta literaturo]
* [http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr45/biblio.html ''La kimra Biblio'']
[[Kategorio:Svisaj esperantistoj|Vatre, Paul Henri]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1908|Vatré, Paul Henri]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1998Esperanto-verkistoj|Vatré, Paul Henri]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1998|Vatré, Paul Henri]]