Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 33:
'''''Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band''''' estis la oka albumo de [[the Beatles]]. La alumbo estis eldonita de Parlophone Records je la 1-a de junio 1967. Ĝi gajnis premion [[Grammy Award|Grammy]] por "Albumo de la Jaro" kaj ofte estis nomita majstroaĵo. Ĝi estis neformala "La Sonstreko de la Somero de Amo".
 
La kovrilo de la albumo fariĝis<!-- ????? --> ankaŭ objekto de parodioj (la plej konata ekzemplo - kovrilo de la albumo "We're Only in It for the Money" de Frank Zappa kaj lia grupo The Mothers of Invention).
 
Multaj kritikistoj nomas la albumon inter la plej gravaj rok-albumoj de ĉiuj tempoj. Ekzemple, ĝi estis nomita la plej bona albumo de ĉiuj tempoj laŭ versio de la revuo [[Rolling stone|"Rolling Stone"]] en 2003. Laŭ voĉdonado, aranĝita de la radiostacio [[BBC|BBC]] inter sia aŭskultantaro antaŭ la kvindekjariĝo de britaj muziklistoj en 2006, la albumo okupas la 1-an lokon laŭ populareco en [[Britio|Britio]]. La albumo okupas la 9-an lokon en la listo de albumoj, dissenditaj po pli ol 30 milionoj ekzempleroj.
Linio 74:
== La albumkovrilo ==
 
Laŭ pridemandado, aranĝita inter britaj ŝatantoj de muziko, kaj ankaŭ laŭ opinio de la revuo "Rolling Stone", kovrilo de la albumo "Sgt. Pepper's" okupas la 1-an lokon inter kovriloj de muzikalbumoj. La kovrilo estis kreita de la pentristo Peter Blake kaj fotografisto Michael Cooper. Aŭtoroj de la ideo estas [[Dizajno|dizajnisto]] Robert Fraizer kaj Paul McCartney.
 
Antaŭa flanko de la kovrilo prezentas kolorriĉan kombinaĵon el kartonaj figuroj de diversaj konataj homoj laŭ la fakta grando; centre - nome muzikistojn de The Beatles; tamburon kun surskribo "Sgt. Pepper's Lonely Hearts Club Band"; tombon kun surskribo el kunmetitaj floroj "Beatles"; ankoraŭ kelkajn diversajn aĵojn (pupon, buston, tubon ktp.)
 
Robert Fraizer, grava brita artisto de 1960-j jaroj, estis bona konato de Paul McCartney. Fraizer konvinkis lin kaj la tutan kvaropon rifuzi la unuan varianton de la albumkovrilo, proponitan de la aro da pentristoj "The Fool", kaj proponis sian propran kandidatecon por rolo de artdirektoro. Por laboro super la kovrilo li invitis la konatan pentriston Peter Blake.
 
Laŭ vortoj de Blake, komence oni supozis, ke la muzikistoj, prezentantaj "la orkestron de serĝanto Pepper", estos montritaj ludantaj en parko. Dum ellaborado de la koncepto tiu ideo transformiĝis en definitivan varianton de la kovrilo.
 
Similaj al militista [[Uniformo|uniformo]] kostumoj de la muzikistoj estis ellaboritaj de dizajnisto Manuel Cuevas, kudritaj el [[Sateno|sateno]] kaj farbitaj en diversajn kolorojn. "Uniformon" de tri muzikistoj ornamas iu insigno aŭ [[Ordeno|ordeno]]: Ordeno de [[Brita imperio|Brita imperio]] ĉe McCartney kaj Harrison, [[Blazono|blazono]] de Britio ĉe Lennon kaj insigno de la provinco [[Ontario|Ontario]] ĉe McCartney.
Inter pli ol 70 [[Kartono|kartonaj]] figuroj, ĉirkaŭantaŭ la grupanojn, oni povas vidi bildojn de [[Marlene Dietrich|Marlene Dietrich]], [[Bob Dylan|Bob Dylan]], [[Sigmund Freud|Sigmund Freud]], [[Edgar Allan Poe|Edgar Poe]], [[Karl Marx|Karl Marx]], [[Oscar Wilde|Oscar Wilde]], [[Marlon Brando|Marlon Brando]], [[Fred Astaire|Fred Astaire]], [[Marilyn Monroe|Marilyn Monroe]], [[George Bernard Shaw|Bernard Shaw]], [[Albert Einstein|Albert Einstein]]. Ekstrema maldekstra figuro de la tria vico reprezentas eks-[[Basgitaro|basgitariston]] de The Beatles Stuart Sutcliffe.
 
Plimulto de la figuroj aperis sur la kovrilo iniciatite de McCartney, Lennon kaj Harrison. Kelkaj proponoj venis de Blake kaj Fraizer, sed Ringo Starr havigis rajton de elekto al la ceteraj grupanoj kaj ne partoprenadis kunmetadon de la listo. Kelkaj personoj, komence prezentitaj en la listo, poste ne trafis la kovrilon.
 
Krom kartonajn figurojn, la kombinaĵo enhavas diversajn aĵojn, inter kiuj estas kandelingo, [[Televidilo|televidilo]], du ŝtonfiguroj, statueto de Neĝulino, figuro de la hinda diino Lakshmi, [[Akvopipo|akvopipo]], [[Tubjo|tubjo]], ĝardena [[Gnomo|gnomo]], pupo vestita per svetero kun surskribo "Wellcome the [[Rolling Stones|Rolling Stones]]" ("Bonvenu, the Rolling Stones") k.a.
 
Internan flankon de la kovrilo okupas foto de The Beatles en samaj kostumoj, kiel sur la antaŭa flanko, kaj sed ekstraplane. Sur malantaŭa flanko estas metitaj tekstoj de ĉiuj kantoj - unuafoje en historio de la grupo.
 
==Traka listo==