Laboratorio Cavendish: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
[[dosiero:Cavendish Laboratory door.jpg|thumb|EingangEnirejo desde historischenla historia Cavendish-Gebäudes in derĉe Innenstadt, Free School Lane]]
La '''Laboratorio Cavendish''' (angle ''Cavendish Laboratory'') estas instituto pri [[fiziko]] en la angla elita [[Kembriĝa Universitato]]. Ĝi estas nomata laŭ la brita natursciencisto [[Henry Cavendish]] (1731-1810, konata i.a. kiel malkovrinto de la [[hidrogeno]]) kaj estis fondita en 1873.
 
== Historio ==
Pro la forta evoluo de la natursciencoj kaj pro la divastiĝo de la industria branĉo en la dua duono de la [[19-a jarcento]], kreskis la bezono por universitataj esploraj kaj edukaj instalaĵoj en tiu tereno. La unua universitato de Grand-Britio, kiu establis fizikan laboratorion estis [[Universitato Glasgow]] (en la [[1840-aj jaroj]]).
 
En la [[1860-aj jaroj]], ambaŭ elitaj universitatoj (Oksforda kaj Kembriĝa) decidis establi fizikan laboratorion. Tio okazis en [[1872]] en [[Oksfordo]] ([[Laboratorio Clarendon]]) kaj unu jaron poste en Kembriĝo (Laboratorio Cavendish).
 
La fondinto kaj mondonanto de la Kembriĝa instituto estis la iama princo de Devonshire, [[William Cavendish (7-a duko de Devonshire)|William Cavendish]]. Unua profesoro pri la eksperimenta fiziko estis la skota fizikisto [[James Clerk Maxwell]].
 
== Esploroj ==
Ĝis [[2008]], en la laboratorio agadis 28 Nobel-premiitaj esploristoj. Esploraj terenoj estis [[atomfiziko]], [[molekula fiziko]] (difino de strukturo de [[DNA]] fare de [[James Watson|Watson]] kaj [[Francis Crick|Crick]] en 1953) kaj [[kristalografio]], [[suprakonduko]], [[elektrona mikroskopio]] kaj [[radioastronomio]], nuntempe nanoesplorado.
 
[[de:Cavendish-Laboratorium]]
187 520

redaktoj