Hizbulaho: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Flag of Hezbollah.svg|thumb|250px|<center>la flago de Hizbulaho]]
'''Hizbulaho''' (aliskribe: ''hizbolaho'', [[arabe]] ‮حزب الله‬, trad. ''Partio de Dio'') estas [[Libano|libana]] [[ŝijaismo|ŝijaisma]] milicio kaj [[politika partio]], kreita en [[1982]] reage al la israela invado de Libano. Ekde la retiriĝo de Israelo en [[2000]], ĝi kontrolas la sudon de [[Libano]] kaj konfliktas kun [[Israelo]]. Ĝi estas oficiale konsiderata terorisma grupo flanke de Israelo, [[Usono]], [[Kanado]] kaj [[Britio]].
 
Hizbulaho kreiĝis dum la [[Libana interna milito]]. Ĝi verŝajne estis influita de la [[Irana revolucio]], kiu inspiris ŝijaistojn en tuta [[Mezoriento]]. 40 % de Libananoj estas ŝijaistoj. Ili averaĝe estas unu el la plej malriĉaj religiaj grupoj de la lando. Hizbulaho batalis kontraŭ Israelaj kaj okcidentaj trupoj dum la interna milito. En 1983, la grupo respondecis pri fama atako kontraŭ bazo de la [[Usono|Usonaj]] ''marines'' (mararmeaj tersoldatoj), en kiu mortis 241 Usonaj soldatoj. Post la fino de la interna milito, en 1990, Hizbulaho daŭre batalis por liberigi la sudan Libanon, kiu ankoraŭ estis sub israela okupo. La daŭra ekzisto de Hizbulaho estis kontraŭ la kondiĉoj de la [[pac-interkonsento de Taif]], kiu finis la internan militon, ĉar la interkonsento postulis la malarmadon de ĉiuj "Libanaj kaj ne-Libanaj milit-grupoj". Tamen, la Libana registaro neniam provis senarmigi Hizbulahon, dirante ke temas pri legitima rezista grupo.
Linio 12:
Hizbulaho estas la plej grava libana partio, profunde radikanta en la precipa komunumo de la lando, la ŝijaistoj, aŭreolata de la prestiĝo de liberigo de la landa sudo en 2000, disponanta pri dek du deputitoj en la parlamento, pri aliancanoj de gravaj politikaj fortoj, kiel tiu de la generalo Michel Aoun, la libana komunista partio, la siria social-nacia partio, influhavaj sunaistaj eminentuloj kiel Usama Saad aŭ Omar Karamé, aŭ maronitoj kiel Sulejman Frangié.
 
La 12-an de julio 2006 Hizbulaho atakis grupon da Israelaj soldatoj ĉe la limo kun Libano kaj forkondukis du el ili, mortigante ok soldatojn dum la operaco. Ĝi poste deklaris, ke ĝi liberigos ilin nur se Israelo liberigos aron da libanaj militkaptitoj, laŭ la modelo de antaŭe faritaj interŝanĝoj de kaptitoj. La israela registaro rifuzis kaj komencis vast-skale bombi Libanon (vidu [[Israela-Libana konflikto de 2006]]), deklarante ke ĝi volas komplete detrui Hizbulahon. Nasrallah respondis pertelefone kun sia fama diro: "''Vi volis nekaŝitan militon, do ni batalosmilitos nekaŝitannekaŝite, militonkaj [ni estas pretaj por tiu; milito de ĉiuj dimensioj...] ĝisĜis al [[Ĥajfo]] - kaj kredu min - multe pli pluen." ol Ĥajfo.''

Dum la postaj tagoj, la ŝijaisma organizaĵo bombardis nordisraelajn urbojn, inkluzive Ĥajfo, [[Naharija]], kaj [[Akko]], mortigante alemaŭ 49 civilulojn, vundinte ĉirkaŭ 740. Intertempe, Israelo bombis ĝiajn poziciojn en la tuta lando, mortigante plurajn centojn da homoj, preskaŭ nur civilulojn. Pluraj bataletoj kaj embuskaj atakoj je la israela infanterio obstaklis la israelan antaŭenmarŝon. Pro tio, la organizaĵo konsideris la militon kiel gravan venkon kontraŭ Israelo.
 
Israelo akuzas, ke Hizbulaho estas subtenata de [[Irano]] kaj Sirio, kiuj volas disvastigi ĥaoson en la regiono. Irano kaj Sirio neas, ke ili vendas armilojn al Hizbulaho, sed tamen malferme simpatias al ĝi.