Eksterveturila agado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: en, fi, hu, lv, ru, zh
Neniu resumo de redakto
Linio 44:
Ĉiu kosma misio kreas pli da rubaĵojn, do, ĉi tiu problema iĝas pli kaj pli grava (vidu ankaŭ [[Sindromo de Kessler]]).
 
Alia danĝera kialo temas pri simulado de la kosma medio. Estas tre malfacile simuli la eksteran kosman medion antaŭ la misio. Alproksimiĝojn oni povas simuli en instalaĵoj kiel ''Hydro-lab'' en [[Yuri Gagarin Cosmonauts Training Center|Trejn-centro Gagarin]] aŭ [[Neutral Buoyancy Laboratory]] ĉe [[NASA]]. Oni evitas la EVA-ojn kiel rutinaĵoj pro sia danĝero. Rezulte, multaj EVA-oj estas planitaj en la lastaj fazoj de la projektoj kiam oni detektas la problemojn, kaj foje eĉ dum la misio. Tio kaŭzas eĉ pli da menspremon sur la kosmonaŭtojn.
 
[[image:Astronaut-EVA.jpg|thumb|Kosmonaŭto [[Bruce McCandless II|Bruce McCandless]] dum neliga EVA-o.]]
Alia ebla problemo estas ke iu kosmonaŭto restu apartigita de sia veturilo aŭ suferu trapikiĝon en la kosmovesto, kujkiu malprezurizus la kosmoveston kaŭzante [[hipoksio]]n kaj rapidan morton se la kosmonaŭton oni ne tuj revenigas en prezurizitan kosmoveturilon.
 
Kosmonaŭto suferis trapikiĝon de sia kosmovesto. Dum misio [[STS-37]] stangeto trapikis la ganton de unu el la kosmonautxokosmonaŭto (la nomo restas kaŝita, sed temas pri [[Jerry L. Ross]] aŭ [[Jay Apt]]). Bonŝance la objekto restis en la trapikiĝo kaj do, oni ne detektis malpresurizadon. Fakte oni ne konstatis la trapikiĝon ĝis la kosmonaŭtoj estis jam sekuraj ene de la [[kosmopramo Atlantis]].
 
La EVA-o de [[Alexey Leonov]] ankaŭ ne estis trankvila. Dum la EVA-o, lia kosmovesto ŝvelis tiom multe ke li ne povis reeniri kaj fermi la [[aerkluzo]]n. Ĉar li spiris puran oksigenon, li povis malpliigi la premon de sia kosmovesto ĝis malpli ol 4 psi (28 kPa) kaj, kun granda peno, eniri.