UK 1905: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
| bildo-titolo = Kongresa kostumbalo
}}
'''1-a Universala Kongreso de Esperanto''' oni nomas la renkontiĝon en 1905, kiu komencis la serion de Universalaj Kongresoj ĝis la nuntempo. Iniciatinto de la kongreso estis la loka advokato kaj estro de la Esperanto-grupo en [[Bulonjo-ĉe-maro]], [[Alfred Michaux]]. Li anoncis ĝin unuafoje okaze de internacia renkontiĝo en la antaŭa jaro.
'''1-a Universala Kongreso de Esperanto''', en ĉeesto de la kreinto de [[Esperanto]], [[L. L. Zamenhof|Ludwik Lejzer Zamenhof]] <br>
 
[[Bulonjo-ĉe-Maro]], [[Francio]], [[7-a de aŭgusto|7]]-[[12-a de aŭgusto]] [[1905]] <br>
La signifo de la kongreso konsistis en tio, ke [[Ludoviko Lazaro Zamenhof|Zamenhof]] instalis la unuan [[Lingva Komitato|Lingvan Komitaton]]
688 aliĝintoj el 20 landoj. <br>
 
La kongreso havis brilan sukceson, estis solvitaj diversaj gravaj problemoj, kiel ekzemple La [[Deklaracio pri Esperanto]]. La [[9-a de aŭgusto|9an de aŭgusto]] 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro estis aprobitaj la [[Fundamento]], la starigo de la [[Lingva Komitato]] kaj de la [[Organiza Komitato]], la [[Esperanto-flago|flago]].
 
*'''Organiza komitato'''
**Prezidanto : [[Émile Boirac]]
**Sekretario : [[Paul Boulet]]
 
*'''Teatraĵoj prezentitaj'''
Linio 24 ⟶ 21:
**[[Hamleto]] de [[William Shakespeare]]. Deklamis monologon angla komponistino kaj kantistino [[F. L. Schäfer]].
**[[Edziĝo per telefono]] de [[Jacques Ferneuze]]. Prezentis amatora franca trupo : [[Georges Warnier]] kaj [[Georges Grosset]]. La prezento okazis en [[Salono Conway]] en antaŭkongreso en [[Parizo]].
 
===Enciklopedio de Esperanto===
 
[[Dosiero:UK1905-kostumbalo.jpg|thumb|Bildkarto pri la kongresa kostumbalo, kun Zamenhof inter kongresanoj]]
 
== 100 jarojn poste... ==
Boulogne-sur-Mer (bulonj-sür-mer, en E-a formo Bulonjo-ĉe-Maro), urbo en Norda Francujo; 55.400 loĝantoj, la urbo de la 1-a UK 7-12 aŭgusto 1905, kiun ĉeestis 688 esperantistoj el 20 landoj. - La unua internacia kunveno, kvazaŭ antaŭkongreso okazis en [[Calais]], kie precipe francoj kaj angloj kunvenis. Estis eksperimento, ĉu diverslingvaj esperantistoj reciproke sin komprenas. Ĉar la provo bonege sukcesis, oni decidis kunvoki pli grandstilan kunvenon por proksima jaro en Boulogne. Dum la preparoj eksplodis la milito inter Japanujo kaj Rusujo kaj estis danĝero kaj eĉ famo, ke L. L. Zamenhof ne povos partopreni. Feliĉe la kaŭzo de la famo estis nur, ke lia pli juna frato devis militservi. Jam antaŭ la kongreso en la gazetoj ekestis diskuto pri organizaj demandoj, precipe en Lingvo Internacia (1904, p: 271.), en kiu partoprenis krom L. L. Zamenhof ankaŭ [[Capé]], [[Carlo Bourlet|Bourlet]], [[Gaston Moch|Moch]]. Ankaŭ la fama [[Deklaracio pri Esperanto|Deklaracio]], pli bone la projekto de ĝi, jam aperis en Lingvo Internacia en julio 1905. Jam antaŭ la kongreso en [[Parizo]] okazis internaciaj kunvenoj; ili komenciĝis per neatendita vizito al grupvespero en Sorbonne de gesinjoroj Zamenhof; ĉeestis jam kelkaj eksterlandaj kongresanoj. Proksimajn tagojn okazis disdonado de premioj per L. L. Zamenhof por plej talentaj lernantoj en Parizo, internacia Esperanto-koncerto, solena akcepto de L. L. Zamenhof kaj de la kongresanoj en urba palaco. La ĉefa karaktero de la kongreso estis la persona interamikiĝo de la propagandistoj, festenoj, koncerto kun deklamo de diversnaciuloj. Dum tia koncerto laŭlitere "malantaŭ la kulisoj" L. L. Zamenhof kaj siaj amikoj preparis la finfinan redakton de la Deklaracio ĉiesvoĉe akceptita la sekvantan tagon. Plej gravaj okazintaĵoj: malferma kunsido en la urba teatro, la fama parolado de Zamenhof, unua publika parolado, je kies fino li deklamis la [[Preĝo sub la verda standardo|preĝon sub la Verda Standardo]]; ludado de ''"Mensogo pro Amo"'' de Labiche. Proksiman tagon (dimanĉe) katolika diservo (meson faris [[Emile Peltier|abato Peltier]]); naciaj preparaj kunvenoj; tagmeze ekskurso al [[Wimereux]]; vespere koncertego; ludado de ''"Kontraŭvola edziĝo"'' de Molière, la roloj luditaj de anoj el sep diversaj nacioj. Lunde: laborkunsido, akcepto de Deklaracio, festena kunveno por 300 esperantistoj, fratiĝo inter katolika kaj protestanta pastroj (Peltier kaj [[Friedrich Schneeberger|Schneeberger]]). Vespere balo en kostumoj, naciaj dancoj. Pluraj kunsidoj pritraktis la allason de Esperanto por telegramoj, la internacian organizon la elekton en [[Lingva Komitato|Lingvan Komitaton]]. Okazis kritiko kaj klarigoj de L. L. Zamenhof pri prononcado, en kiu partoprenis multaj esperantistoj. [[Edmond Privat|Privat]] parolis pri propagando inter junularo kaj [[Émile Boirac|Boirac]], la prezidinto, klarigis la plej taŭgan procedon por enkonduki E-n en la programon de lernejoj. Sekvis vojaĝo al angla marbordo [[Dover]], proksiman tagon solena fermo de la kongreso. Dum la kongreso okazis ankaŭ la inaŭguro de la [[Esperanta standardo]]. <br>
[[Otto Simon|O. SIMON]] en [[Enciklopedio de Esperanto - B|EdE-B]].
 
<!-- http://boulogne2005.online.fr/images/bm2005carre.gif -->
== 100 jarojn poste... ==
 
La centjariĝon de la unua UK oni memorfestis okaze de la internacia amikeca renkontiĝo [http://boulogne2005.online.fr Boulogne2005], kiu disvolviĝis en Bulonjo-ĉe-Maro dum Pasko 2005, kaj la 26-an de marto 2005 en la sama teatro la fama unua parolado de L. L. Zamenhof denove estis aldirita. La postaj paroladoj de la ĉeestantaj politikistoj estis ĉiuj pli-malpli subtenaj al Esperanto.
 
== Vidu ankaŭ ==
{{Vikifontaro-EdE|Boulogne-sur-Mer}}
* [http://wikisource.org/wiki/Prelego_de_Zamenhof_en_la_Unua_Kongreso_en_Bulonjo_%C4%89e_Maro_1905 Prelego de Zamenhof]
* [http://wikisource.org/wiki/Bulonja_deklaracio Bulonja deklaracio]