Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Nick~eowiki (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
La asocio estis fondita la [[19-an de novembro]] [[1946]] de nordiaj ĵurnalistoj, la svedo [[Einar Adamson]], la finno [[Niilo Kavenius]] kaj la dano [[R. G. Nielsen]]. La sidejo fariĝis [[Svedio]] kaj ankaŭ la unua estraro estis skandinava<ref>Tiel informas [[Esperanto en perspektivo]], p. 518-519, kvankam jarlibroj de UEA indikas kiel jaron de fondiĝo [[1948]]</ref>.
 
Laŭ la tiama deklaro, la celo de la asocio estis '''servi al ĵurnalistoj profesiaj kaj amatoraj'''. Ĝi volis kunigi ĉiujn ĵurnalistojn, kiuj scipovas [[Esperanto]]n, por komuna kunlaboro kaj kunhelpo rilate al korespondado, interŝanĝo de artikoloj, enketoj kaj informoj pri diversaj demandoj. Per uzado de Esperanto inter ĵurnalistoj ĝi volis pruvi, ke la lingvo devas servi al praktikaj celoj. En ĝi laŭ la regularo rajtis membri ĉiuj ĵurnalistoj, korespondantoj, publicistoj esperantistoj, sendepende de siaj nacieco, raso, politikaj kaj religiaj konvinkoj kaj tendencoj. La TEĴA-anoj volis zorgi pri la disvastigo de Esperanto tra la mondo pere de gazetoj, revuoj, ktp. kaj tra la ĵurnalistoj mem. Krome oni volis okazigi komunan kunlaboron en la medio de ĵurnalistoj per interŝanĝa servo, kiu pruvu al la publiko la utilon de Esperanto kiel internacia laborlingvo.
 
Kiam en [[1953]] mortis [[Einar Adamson]], la vera motoro de la organizo, TEĴA spertis periodon de stagnado. En [[1956]] ĝi reorganiziĝis kaj la iniciaton transprenis bulgara sekcio. Poste dum jardekoj la asocio estis grandparte sub la gvidado de bulgaraj esperantistoj. Multjara prezidanto estis la norvego [[Olav Thormodsen]], vicprezidanto estis [[Ivan Keremidĉiev-Esperov]]. Ĉirkaŭ [[1970]] la asocio havis pli ol 300 membrojn. La membraro konsistis el du kategorioj: A-membroj, t.e. profesiaj ĵurnalistoj, kaj B-membroj, t.e. laŭokazaj kunlaborantoj de gazetaro kaj radio kaj redaktoroj de Esperantaj gazetoj.
Linio 29:
 
*[http://www.esperanto.org/TEJHA Oficiala retejo de TEĴA]
 
 
[[Kategorio:Esperanto-asocioj]]