Psiĥo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
pri la du fratinoj...
Linio 7:
Laŭ Apuleo, Psiĥo estis belega princino. Homoj diris, ke ŝi estas pli bela eĉ ol [[Afrodito (diino)|Afrodito]]. Pro tio ŝi estis malamata de la diino de la amo. Neniu volis edziĝi kun Psiĥo. Ŝia patro konsultis [[orakolo]]n pri kion fari. La orakolo diris, ke oni devas lasi la princinon sur monto, kie ŝi trovos edzon nehoman kaj teruran.
 
La gepatroj ploris, sed la filino iris al la monto sen timo. Mirinda vento portis Psiĥon al arbaro, kie ŝi trovis palacon kun nevideblaj servantoj. Ili salutis ŝin kiel mastrinon, kaj alportis vinon kaj manĝaĵojn. Nokte, en plena malheleco, ŝi renkontis amantan junulon, la mastro de la palaco. Nokton post nokto, li revenis al Psiĥo, sed malpermesis ŝin vidi lin.

Du fratinoj de la princino venis al ŝia nova hejmo. Ili diris al ŝi, ke ŝia mistera kunulo estas monstra serpento, kiu baldaŭ manĝos ŝin. Iun nokton, dum li dormis, ŝi portis lampon en la ĉambron. Tuj ŝi ekvidis, ke li estas [[Eroso]], la filo de Afrodito. La dio vekiĝis, kaj forflugis.
 
Serĉante lin, Psiĥo iris en la domon de Afrodito, kiu traktis ŝin kiel [[sklavo]]n. Afrodito donis al Psiĥo taskojn, kiuj ŝajnis tute neeblaj. Kiam Psiĥo klopodis fari la taskojn, ŝi ricevis neatenditan helpon, kaj sukcesis. Afrodito fine diris al Psiĥo, ke ŝi devas viziti la diinon [[Persefono]]n en la lando de mortintoj, sub la tero. Psiĥo iris en la subteron, revenis, kaj retrovis Eroson.